Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pakistana ĉefministro: Pakistano kaj Ĉinio marŝas al komunaj disvolviĝo, prospero kaj progreso
2024-03-14

Lastatempe novelektita pakistana ĉefministro Shehbaz Sharif ricevis intervjuon de ĉina raportisto. En la intervjuo li diris: "Pakistano kaj Ĉinio alportas samajn konceptojn pri valoroj kaj kune marŝos al komuna disvolviĝo, prospero kaj progreso."



2024 estas la 73-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Pakistano kaj Ĉinio. Sharif diris, ke dum la pasintaj pli ol 70 jaroj, la gvidantoj de Pakistano kaj Ĉinio kultivis kaj antaŭenigis duflankan amikecon. La du landoj evoluis al ĉiuflanka strategia partnereco kun unika amikeco kiel "feraj fratoj".


Sharif diris, ke Pakistano povas lerni de la modelo starigita de la ĉina vojo al modernigo por mildigi malriĉecon, akceli junularan dungitecon kaj kuraĝigi malgrandan kaj mezgrandan entreprenadon en agrikulturaj, industriaj kaj informaj kampoj. "Ĝi estas bonega sukcesa modelo," diris la ĉefministro.


Sharif diris ankaŭ, ke la iniciato "La Zono kaj Vojo" kontribuas al mildigo de malriĉeco en diversaj landoj, kaj al reduktado de malsato, faciligado de investo, antaŭenigo de edukado kaj sano. "Ne povus esti pli bona modelo por konstrui internacian komunumon," diris Sharif.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio