Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Portugala ambasadoro en Ĉinio: Ĉinio ludas aktivan rolon por monda ekonomia releviĝo
2024-03-11

En la du sesioj en Ĉinio, Paulo Nascimento, ambasadoro de Portugalio en Ĉinio, diris en  intervjuo: "Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Portugalio en Azio kaj grava fonto de investo por Portugalio. La daŭrigebla ekonomia disvolviĝo de Ĉinio multe alportas profiton al Portugalio. Same, Ĉinio ludas aktivan rolon por monda ekonomia releviĝo."


Nascimento diris, ke li partoprenis la du sesiojn plurfoje. Li diris, ke la du sesioj resumas la atingojn de Ĉinio en la pasinta jaro kaj antaŭvidas kaj planas la estontan disvolvan direkton de Ĉinio. La du sesioj estas rigardataj kiel gravaj eventoj en la politika vivo de Ĉinio. Samtempe tio ankaŭ estas fenestro, per kiu Portugalio povas observi kaj kompreni la ĉinan politikon.


Pri tutmonda disvolva iniciato, tutmonda sekureca iniciato kaj tutmonda civilizacia iniciato de Ĉinio, Nascimento diris, ke la pozitivaj rimedoj de Ĉinio por antaŭenigi tutmondan disvolviĝon kaj helpi evoluantajn landojn havas grandan signifon. Nascimento esperas, ke la du landoj povos plifortigi kunlaborojn en tiu ĉi kampo.


Ĉi-jare estas la 45-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Portugalio kaj Ĉinio kaj la 25-a datreveno de la reveno de Makao al Ĉinio. Nascimento diris, ke la rilatoj inter Portugalio kaj Ĉinio bone disvolviĝas. Portugalio aktive partoprenas en la iniciato "La Zono kaj Vojo", kiu alportas profiton al la popoloj de ambaŭ landoj. Portugalio volas havi pliajn kunlaborojn kun Ĉinio en la kampoj de ekonomio kaj komerco, puraj energifontoj, scienco kaj teknologio, sano kaj aliaj areoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio