Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova Esperanto-kurso en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
2024-03-11

La 5-an de marto en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato komenciĝis nova nedeviga kurso de Esperanto, pli ol 50 studentoj aliĝis. La kurson gvidas ĉefe s-rino Chen Ji, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo.



La kurso daŭras 11 semajnojn kaj entute 33 horojn. La kurso celas instrui bazajn sciojn de Esperanto al la lernantoj, kaj iom pri kulturo kaj idealo de Esperanto. En la kurso, lernantoj havos ŝancon konatiĝi kun alilandaj esperantistoj kaj tiel interesiĝi pri la Esperanta komunumo.  



La studfakoj de la kursanoj estas tre diversaj, inkluzive de la angla, la franca, la portugala, la turka, lingvistiko, komputiko, amaskomunikado, financo kaj aliaj. Inter ili ankaŭ estas internaciaj studentoj el Vjetnamio kaj Maroko.  




Danke al la laboro de s-ro Liu Dawei, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kaj estroj de la universitato, la kurso denove komenciĝis post kelkjara paŭzo. Pekina Lingva kaj Kultura Universitato havas longan tradicion pri Esperanto-kurso, gvidita de profesoro Li Weilun, kiu jam emeritiĝis.


Redaktoro: Zhao Wenqi









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio