Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Du sesioj montras direkton por disvolviĝo de Xinjiang
2024-03-08

La 5-an de marto ĉina ĉefministro Li Qiang prezentis la registaran laborraporton al la 2-a sesio de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso en Pekino.


Ĉina ĉefministro Li Qiang prezentas la registaran laborraporton al la 2-a sesio de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso.


La laboro farita en 2023 montras landon resaniĝantan de KOVIM-19, kiu akcelas industrian disvolvadon kaj stimulas renormaliĝon de la nacia konsuma merkato, turisma kaj kultura industrioj kaj ĉiutagaj servoj.


Por Xinjiang, la renormaliĝo de kultura kaj turisma sektoroj estas aparte grava, ĉar turismo estas grava fonto de enspezo por la regiono kaj ankaŭ kontribuas por la konservado de lokaj kulturaj heredaĵoj. La klopodoj de xinjiang-a registaro por konservi kaj antaŭenigi tradiciajn metiartojn de Xinjiang kune kun la disvolviĝo de turisma industrio pruviĝis sukcesa kaj kreis multajn ŝancojn por lokaj metiistoj.


Bona ekzemplo de tio estas la raporto pri la ujgura brodaĵo de Kader Rehman, publikigita en la retejo Tianshannet komence de februaro. La raporto montras, kiel kursoj, atelieroj kaj aliaj simplaj iniciatoj povas plibonigi vivojn de homoj: Kader forlasis malriĉecon post profundigo de siaj scioj pri brodarto ĉe la Universitato de Kantono.


La ujgura brodisto Kader Rehman forlasis malriĉecon post kiam li kaptis la ŝancon studi en Kantono.


Integrita al la enlanda konsuma merkato kaj samtempe ludante kernan rolon en la Ekonomia Zono de la Silka Vojo, Xinjiang estas en komforta pozicio por profiti de ambaŭ partoj de la strategio pri duobla cirkulado proponita de prezidanto Xi Jinping: la rapida revigliĝo de la ĉina merkato akcelos konsumadon de produktoj el Xinjiang, dum kresko de la internacia komerco kun Ĉinio alportos pliajn investojn kaj ekonomiajn ŝancojn al la regiono.


La raporto de Li Qiang ankaŭ emfazas registarajn politikojn por stimuli investojn pri energio, akcelante investojn en sektoro, kie Xinjiang havas unikajn avantaĝojn. De grandaj rezervoj de petrolo kaj naturgaso ĝis grandega potencialo por generado de elektro el suno kaj vento, Xinjiang ludos gravan rolon en la disvolvado de energi-merkato de Ĉinio kaj alportos gravajn kontribuojn por helpi Ĉinion realigi la du karbonajn celojn: atingi la pinton de karbon-emisiado ĝis 2030 kaj karbonan neŭtralecon ĝis 2060.


Sed la plua disvolviĝo de Xinjiang implicas ankaŭ pezajn investojn en edukado. Ni prenu la nafto-naturgasan sektoron kiel ekzemplon: la unua profundega scienc-esplora bortruo evoluigita kaj konstruita de Ĉinio estis borita lastatempe en la dezerto Taklamakan. Tiaj teknologiaj progresoj, same kiel la modernigo de ĉinaj industriaj plantoj, postulas altkvalifikitan laborforton kaj investojn en disvolvado de novaj teknologioj.


Shenditake 1, la unua profundega scienc-esplora bortruo evoluigita kaj konstruita de Ĉinio


Nun ni rigardu la perspektivojn por agrikulturo: pli ol 85% de la koton-plukado en Xinjiang pasintjare estis farita de maŝinoj, kiuj laboras pli efike ol homaj laboristoj kaj konsekvence reduktas la koston de produktado. Ili tamen postulas pli kvalifikitajn laboristojn por esti disvolvitaj, produktitaj, funkciigataj kaj bontenataj/riparataj. Aliaj agrikulturaj entreprenoj en Xinjiang ankaŭ postulas pli altan nivelon de profesia kvalifiko, de bestobredado ĝis produktado kaj transformado de agrikulturaj produktoj, por kreskigi la kvanton, kvaliton kaj aldonvaloron de la agrikulturaj produktoj de Xinjiang.


La ĉina registaro sin dediĉas al estigo de altkvalita eduka sistemo en ĉiuj niveloj kaj areoj, kaj promesis kreskigi investojn en ĉi tiu sektoro. Li Qiang ankaŭ anoncis iniciaton por altgradigi bazan edukadon, plibonigi ĝian kvaliton, disvolvi urb-kamparan integriĝon de deviga edukado kaj plibonigi kondiĉojn de kamparaj lernejoj. Kun vasta teritorio, malalta loĝdenso kaj en rapida urbaniziga procezo, Xinjiang certe profitos de ĉi tiu iniciato.


La raporto ankaŭ mencias klopodojn por riĉigi la intelektan kaj kulturan vivon de homoj per novigaj kulturaj projektoj kaj plibonigi servojn de liberaj publikaj kulturaj instalaĵoj. La kvara nacia enketo pri kulturaĵoj plifortigos protektadon de kaj materiaj kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kontribuante por konservi la longan historion kaj unikajn kulturajn tradiciojn de Xinjiang.


Direkton kaj prioritatojn donis Li Qiang en sia raporto, sed kiel transformi ĝeneralajn gvidliniojn en ampleksan strategion kun la celo alporti konkretajn rezultojn estas tasko, kiu postulas multan laboron de la delegitoj ĝis la fino de la du sesioj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio