Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Du Zhanyuan: La mondo konu ĉinan modernigon kaj realigu "duvojan iron" inter Ĉinio kaj la mondo
2024-03-08

Du Zhanyuan, ĉefo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, partoprenas en la dua sesio de la 14a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.


Dum ĉeesto en la dua sesio de la 14a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, Du Zhanyuan, membro de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj ĉefo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, diris, ke paroli vivecajn rakontojn de ĉina modernigo postulas pliigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter la ĉina civilizacio kaj mondaj civilizacioj kun pli malferma kaj inkulziva sintenoj, tiel ke la internacia komunumo povas havi pli profundan kompreno de la ĉina kultura heredaĵo kaj moderna vojo.


Du opinias, ke ĉina modernigo estas profunde plantita en la tradicia ĉina kulturo, kio rompas la fiksan modelon de okcidenta modernigo en praktiko. Ĉina modernigo estigis relative perfekte institutan modelon en ekonomia disvolvado, malriĉ-mildigo, scienca kaj teknologia novigo, popularigo de edukado, mediprotekto kaj socia regado, kaj pruvis plenumeblecon kaj efikecon en praktiko. Ĝiaj unikaj mond-koncepto, valor-koncepto, histori-koncepto, kultur-koncepto, demokrati-koncepto, ekologi-koncepto kaj ĝia praktiko estas granda novigo en la teorio kaj praktiko de monda modernigo, kaj ĝi liveras novan elekton por pluraj disvolviĝantaj landoj marŝi al modernigo sendepende.


Redaktoro: Liu Zijia









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio