Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Startos ĉi-monate turisma trajno de Pekino al Laoso
2024-03-06

Ĉi-jare la Ĉina Fervoja Vojaĝ-agenteja Grupo denove liveras unikan turisman trajnon titolitan "sperti popularan ĉin-laosan fervojon kaj malkovri Laoson". La trajno veturos el la Pekina Fervoja Stacio je nul horo kaj 37 minutoj de la 18a de marto, kaj la vojaĝo daŭros 15 tagojn.


Zhangjiajie-a Nacia Arbar-parko en Ĉinio


La triumfa arko en Laoso


Per la turisma trajno vojaĝantoj povos viziti kelkajn konatajn ĉinajn vidindaĵojn, ekzemple, Zhangjiajie-an Nacian Arbar-parkon, Emei-montaron, Xishuangbanna-an Tropikan Botanikan Ĝardenon, Wudao-gorĝon kaj aliajn. Ĉiu kupeo klimatizita havas kvar malmolajn litojn, kaj la akcesora spaco en la kupeo estas pli larĝa je ok centimetroj ol tiu de ordinara trajno.


Pri la eksterlanda itinero, vojaĝantoj povos preni la internacian trajnon D87 inter Kunming de Ĉinio kaj Luang Prabang de Laoso. En Laoso oni povos viziti la triumfan arkon kaj la turon That Luang en Vjentjano, la Imperian Palacon kaj la monton Phu Si en Luang Prabang, sperti flosadon sur la rivero Nam Song kaj plezurboaton sur la rivero Nam Souang. Krom tio, oni povos frandi lokajn bongustaĵojn en Laoso.


Redaktoro: Liu Zijia









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio