Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jara MEP de Ĉinio atingis 126 058.2 miliardojn da juanoj
2024-03-01

La 29-an de februaro, la Ĉina Statistika Oficejo publikigis, ke la landa MEP de la jaro 2023 estis 126 058.2 miliardoj da juanoj, kun kresko je 5.2% kompare kun tiu de la antaŭa jaro. Inter ili, la aldonvaloro de la primara industrio estis 8 975.5 miliardoj da juanoj, je pliiĝo de 4.1% kompare kun tiu de la antaŭa jaro; la aldonvaloro de la sekundara industrio estis 48 258.9 miliardoj da juanoj, je pliiĝo de 4.7%; la aldonvaloro de la terciara industrio estis 68 823.8 miliardoj da juanoj, je pliiĝo de 5.8%. La aldonvaloro de la primara industrio konsistigas 7.1% de la landa MEP, tiu de la sekundara industrio konsistigas 38.3%, kaj tiu de la terciara industrio konsistigas 54.6%.


Fine de la jaro 2023, 740.41 milionoj da homoj restis dungitaj, el kiuj 470.32 milionoj estis dungitaj en urboj, okupante 63.5% de la landa dungiteco. La konsumprezo por la tuta jaro pliiĝis je 0.2% kompare kun tiu de la antaŭa jaro. Prezoj de industriaj produktoj malkreskis je 3.0%. La aĉetoprezo por industriaj produktantoj malpliiĝis je 3.6%, kaj tiu por agrikulturaj produktantoj falis je 2.3%.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio