Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis informa centro por du sesioj en Pekino
2024-02-28

Antaŭ la komenciĝo de la du sesioj en 2024, ekfunkciis la informa centro en la 27a de februaro en Pekino.



La dua sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la dua sesio de la 14a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) komenciĝos en Pekino en la 5a kaj la 4a de marto respektive. Jam pli ol 3 000 ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj aliĝis al la du sesioj, inkluzive de pli ol 2 000 el la ĉeftero de Ĉinio kaj pli ol 1 000 el Hongkongo, Makao, Taiwan kaj fremdaj landoj. La nombro de aliĝo de raportistoj signife pliiĝis kompare kun tiuj de la pasintaj jaroj. La informa centro por la du sesioj liveros servojn al la raportistoj surbaze de la principoj de malfermeco kaj travidebleco.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio