Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mi kaj mia Esperanta familio
2024-02-27

Mia nomo estas Gabrielo, kaj mi estas unu el la tre raraj denaskaj parolantoj de Esperanto en la mondo. Miaj gepatroj, Renato Corsetti kaj Anna Lowenstein, estas famaj esperantistoj, kaj verŝajne multaj legantoj jam aŭdis pri ili.



Miaj gepatroj konatiĝis dum la Universala Kongreso de Esperanto en Lucerno en 1979. Mia patro venas el Italo, kaj mia patrino estas britino. Ili kreskis en tre malsamaj medioj: mia patro venas el eta vilaĝo en centr-suda Italio, kaj mia patrino venas el Londono, ĉefurbo de Britio. Kiam ili konatiĝis, mia patrino estis laboranta ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Mia patro estis je dek jaroj pli aĝa ol ŝi, kaj laboris en banko en Romo, sed ankaŭ aktivis en UEA.


Du jarojn poste, mia patrino translokiĝis al Romo por kunloĝi kun mia patro. Miaj gepatroj ĉiam parolis inter si en Esperanto. Mia patro scipovis la anglan, kaj mia patrino lernis la italan, sed interparoli en Esperanto estis la plej natura kaj facila afero por ambaŭ. Krome, ilia pasio por Esperanto kunigis ilin.


Kiam mi estis du jar-aĝa, ni translokiĝis al granda domo en la kamparo ekster Romo. Tuj poste naskiĝis mia frato. Nun ili havis du gefilojn, miaj gepatroj devis decidi, kiun lingvon ili parolos al ni. Ili decidis, ke mia patrino parolos al ni angle, kaj mia patro Esperante. La italan ni lernis en la lernejo kaj de la ĝenerala medio.



Do, la unuaj lingvoj, kiujn mi aŭdis en la hejmo, estis la angla kaj Esperanto. Mi komencis lerni la italan, kiam loka vartistino komencis prizorgi min kaj parolis al mi itale. Je tiu aĝo tute ne estis problemo lerni tri lingvojn. En la komenco mi miksis ilin, sed mi rapide lernis distingi ilin. Kiam mi komencis iri al infanĝardeno, mi povis kompreni kaj paroli la italan senprobleme. Mi ne memoras havi malfacilaĵojn tiusense.


La kurioza afero estas, ke mi kaj mia frato ĉiam parolis angle inter ni, kaj daŭre faras tion ĝis hodiaŭ pro kutimo. Kiam mi estis infano, mia patro laboris, kaj ni pasis multe da tempo kun nia patrino, do ni alkutimiĝis uzi la anglan inter ni. Ni rigardis italajn televidaĵojn, kaj kiam ni ludis, ni kelkfoje uzis la italan por ripeti frazojn, kiujn ni aŭdis en filmoj kaj bildstrioj, sed nia ĉefa interparola lingvo restis la angla.


Kiam mi estis ses jar-aĝa, mi komencis iri al lernejo. En du jaroj mi iris al loka ŝtata lernejo, kie la lecionoj estis nur en la itala, sed poste mi transiris al internacia lernejo, kie mi lernis kaj angle kaj itale. Kiam mi komencis lerni angle, mi malkovris, ke mia angla ortografio ne estis tre bona, ĉar mi nur kutimis paroli la lingvon kaj ne skribi ĝin, kaj angla ortografio estas fame mallogika kaj malfacila. Tamen, post kelkaj jaroj mia angla skribado pliboniĝis.


Kompreneble, mi ankaŭ scipovis Esperanton. Mi ne tiom ofte legis en ĝi, sed en nia hejmo ja estis iom da infanaj libroj en Esperanto, multaj el ili tradukitaj el la ĉina kaj eldonitaj de la Ĉina Esperanto-Ligo. Krome, mi parolis Esperante kun mia patro, kaj ĝi estis nia ĉefa familia lingvo, kiam ni ĉiuj estis kune.


Kiel mi jam menciis, miaj gepatroj estas famuloj en Esperanto-movado. Mia patrino estas verkistino. Ŝi fariĝis konata kiel fondinto kaj redaktoro de Sekso kaj Egaleco, la unua feminisma Esperanto-revuo inter 1979 kaj 1988. Ŝi ankaŭ verkis romanon en Esperanto, La Ŝtona Urbo, eldonita an 1999, kiu fariĝis unu el la plej aprezitaj kaj legitaj romanoj en Esperantujo (ĝi poste aperis ankaŭ angle). Temas pri historia romano, kiu parolas pri kelta sklavino portita al antikva Romo.


Mia patrino verkis La Ŝtonan Urbon, kiam mi estis infano. La inspiro venis al ŝi, kiam ŝi loĝis en Romo kaj vizitis la faman Panteonon, konstruita antaŭ preskaŭ 2 000 jaroj kiel templo por la dioj de la roma mitologio. Ĝi estas giganta konstruaĵo, bonege konservita, kaj ĝi altiras vizitantojn. Mia patrino pensis, ke la monumentoj donis profundan impreson al la sklavoj, kiuj venis al Romo de Britio, kie en tiu epoko tute ne ekzistis urboj aŭ grandaj konstruaĵoj. Tio donis al ŝi la ideon por la romano.


Mia patro estis unu el la ĉefaj gvidantoj de Esperanto-movado por multaj jaroj. Li estis prezidanto de UEA por ses jaroj, de 2001 ĝis 2007, kaj antaŭ tio li estis prezidanto de TEJO kaj la itala landa asocio. Li estas konvinkita finvenkisto, kiu kredas, ke la adopto de Esperanto kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale alportos konkretajn avantaĵojn al la homaro, kaj ke la ĉefa celo de Esperanto-movado estas labori por realigi ĝin. Kiel prezidanto de UEA li laboris por disvastigi Esperanton pli aktive ekster Eŭropo, kie plej multo da esperantistoj historie koncentriĝas.


Kiam mi estis infano, mi lernis pri Esperanto-movado. Mi ne memoras, kiam mi unuafoje aŭdis pri Zamenhof kaj pri la ideo de Esperanto kiel neŭtrala internacia lingvo de paco kaj amikeco. Laŭ mia memoro, mi ĉiam sciis pri tiaj aferoj. Ĉiusomere ni iris al Esperanto-kongresoj, ĉefe Renkontiĝo por Esperanto-familioj, kaj mi kaj mia frato ludis en Esperanto kun infanoj el la tuta mondo.


Ni ofte partoprenis en Esperanto-aranĝoj en Hungario, Ĉehio kaj aliaj orient-eŭropaj landoj, en la jaroj kiam la "fera kurteno" inter orienta kaj okcidenta Eŭropo ankoraŭ ekzistis aŭ apenaŭ disfalis. Estis ankoraŭ sufiĉe rara por okcident-eŭropanoj vojaĝi al tiuj landoj, sed ni faris tion regule, kaj pere de Esperanto mi konis multajn infanojn el la alia flanko de la kurteno. Eĉ tiam, mi sciis, ke tiu estis speciala sperto kaj tre malsama ol tio, kion faris miaj samklasanoj dum siaj ferioj.


En la estonteco, mi esperas, ke Esperanto-movado daŭre helpos kunigi la popolojn, ĉefe en ĉi tiu momento, kiam pli akriĝas la dividoj inter landoj kaj la intergenta malamo. Ni vivas en epoko, kiam problemoj kiel la monda plivarmiĝo postulas, ke la tuta homaro kunlaboru aŭ alfrontu grandan katastrofon, kaj tamen ni elektas militi anstataŭ kunlabori. Mi kredas, ke la idealoj, sur kiu baziĝas Esperanto (neŭtraleco, interkompreno, kaj racia sinteno al la grandaj problemoj de la homaro) ankoraŭ havas multon por oferi kaj estas bezonataj nun pli ol iam ajn.


Verkis: Gabrielo









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio