Ĉina granda aviadilo C919 en singapura aviadila ekspozicio |
2024-02-21 |
La 20-an de februaro, la ĉina granda aviadilo C919 aperis en la singapura aviadila ekspozicio Singapore Airshow kaj faris oficialan flug-prezentadon. Laŭ donitaĵoj, C919 povas enteni 158 ĝis 192 sidlokojn, kun atingopovo inter 4 075 kaj 5 555 kilometroj. Ĝi uzas altnivelajn pneŭmatikan sistemon, puŝsistemon kaj materialojn, kun pli malalta karbonemisiado kaj pli alta fuelefikeco. La 28-an de majo 2023, C919-aviadilo sukcese plenumis sian unuan komercan flugon. La ekspozicio daŭras de la 20-a ĝis la 25-a de februaro. Ĝia organizanto diris, ke miloj da kompanioj kaj institucioj el 50 landoj kaj regionoj partoprenis en la ekspozicio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |