Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilo kaj Ĉinio: Fruktodona kunlaboro en aerospaca scienco
2024-02-20

Ĉinio kaj Brazilo planas kune disvolvi novajn satelitojn pri teraj resursoj kaj daŭre antaŭenigi la konstruadon de la Reto de Satelitoj por Longdistanca Monitorado de BRICS. Laŭ rilataj fakuloj, tio estigas vastajn perspektivojn por kunlaboro inter ambaŭ landoj kadre de aerospaca scienco.


Lanĉo de la satelito CBERS-4A el satelitlanĉejo de Taiyuan en Ĉinio en decembro 2019


Dum la Simpozio pri Ĉin-Brazila Kunlaboro pri Spacesplorado, specialistoj el ambaŭ landoj deklaris, ke en la lastaj 30 jaroj, Ĉinio kaj Brazilo atingis fruktodonajn rezultojn en la programo Ĉin-Brazila Satelito pri Teraj Resursoj (CBERS). La simpozio estis okazigita de la Ĉina Nacia Kosmoadministrejo (CNSA) en Pekino la 5-an de februaro.


CBERS fariĝis la plej longdaŭra kaj influa projekto de internacia kunlaboro en aerospaca sektoro kaj fariĝis modelo de sud-suda kunlaboro, substrekis la fakuloj.


Ma Shijun, ĉefo de la misio por la projekto CBERS, deklaris ke en 1988 la du landoj subskribis interkonsenton por kune disvolvi la projekton CBERS surbaze de principoj dividi la koston kaj ĉiu lando aparte disvolvi siajn rilatajn teknologiojn. La avantaĝoj de ĉiu el la du landoj vaste komplementis tiujn de la alia, diris Ma.


En 1999 la unua ĉin-brazila satelito pri teraj resursoj estis sukcese lanĉita kaj unuafoje Ĉinio havis sateliton por longdistanca monitorado de la tipo transmisio. Ĝi estis la unua satelito kundisvolvita de Ĉinio kaj alia lando kaj estis listigita inter la 10 plej gravaj sciencteknikaj atingoj de Ĉinio en tiu jaro.


De tiam, Ĉinio kaj Brazilo kundisvolvis ses satelitojn pri teraj resursoj, inter kiuj la satelitoj CBERS-4 kaj CBERS-4A estas funkciantaj en orbito.


La datenoj el tiuj satelitoj kontribuas por la soci-ekonomia disvolvado de ambaŭ landoj kaj estas vaste uzataj en areoj kiel naturaj rimedoj, agrikulturo, arbarmastrumado, geologio, akvorimedoj, urba planado kaj mediprotekto.

La satelitoj ankaŭ kontribuis por monitori mondajn katastrofojn, kiel incendioj en arbaroj, inundoj, tertremoj kaj tsunamoj. La datumoj el tiuj satelitoj estas senpage provizataj al disvolviĝantaj landoj.


José Raimundo Coelho, eksa prezidanto de Brazila Kosmoagentejo, estis unu el la partoprenantoj de la simpozio kaj ricevis de la ĉina registaro la Amikecan Premion kiel agnosko de elstara kontribuo por antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Brazilo kadre de spacoscienco.


Li deklaris, ke CBERS sukcese plenumas la bezonojn de Brazilo pri monitorado de siaj resursoj, kaj aldonis, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Brazilo en tiu ĉi kampo tendencas fariĝi pli kaj pli forta. Li esperas, ke rezulte de plifortigo de interŝanĝoj kaj kunlaboroj en tiu kampo, pliaj satelitoj estos lanĉitaj.


Ma aldonis, ke aerospaca kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio estas malferma kaj egaleca. La du ĉefaj disvolviĝantaj landoj kune kreis la koncepton kaj faris la testojn dum muntado de la satelitoj, kundividis metodojn pri kontrolado de kvalito kaj mastrumado de projektoj, kaj akiris riĉan sperton pri esplorado kaj disvolvado, kaj tio plialtigis la nivelon de aerospacaj teknologioj de la du landoj.


En aprilo 2023 prezidantoj de Ĉinio kaj Brazilo subskribis aldonan protokolon por ke la du landoj kunkonstruu kaj lanĉu la sateliton CBERS-6.


CNSA deklaris, ke kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio en la aerospaca scienco alportos gajnojn al la popoloj de ambaŭ landoj, kontribuos por realigo de la Daŭripovaj Evoluigaj Celoj de UN kaj antaŭenigos la konstruadon de komunumo de komuna estonteco por la homaro.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio