Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Xiangdong: Kuraĝe marŝu antaŭen!
2024-02-19


Saluton al ĉiuj! Mi estas Wang Xiangdong (Esperante: Oriento) el Pekino, Ĉinio, kaj mi estas komencanto de Esperanto.


Komence de decembro 2023, la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang, Shandong, festis sian 10-an datrevenon. Dum la aktivado, mi vidis la entuziasman kaj ĝojan etoson inter multaj esperantistoj en- kaj eksterlandaj, kaj tio tre inspiris min. Ili uzis Esperanton por interŝanĝi, kaj iliaj vortoj malkaŝas spiriton de amikeco, egaleco, konfido kaj optimismo.


Mi ankaŭ partoprenis en la 1-a Kurso por Kulturi Junajn Aktivulojn, organizita de Ĉina Esperanto-Ligo en Pekino, fine de decembro 2023. Per la detalaj kaj viglaj kursoj, mi pli profunde komprenis, ke kvankam Esperanto estas artefarita lingvo, tamen ĝi povas konstrui ponton de senbara komunikado por homoj. Tio ankaŭ plifortigis mian fidon kaj decidon lerni Esperanton.


Nun estas la komenco de 2024, mi plioftigos lernadon de Esperanto kaj disvastigos la kulturon de Esperanto. La originala signifo de Esperanto estas "espero", do mi estas plena de espero. Mi kredas, ke kiom ajn alta estas monto, ĝi ne povas malhelpi kuraĝulojn! Kuraĝe marŝu antaŭen!


Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio