Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Printempa Festo en Ĉinio, karnavalo en Brazilo
2024-02-19

La unua Printempa Festo post mia transloĝiĝo al Ĉinio okazis samtempe kun karnavalo en Brazilo. La datoj de tiuj du festoj sekvas lunan kalendaron, sed ne la saman. Tio okazas, ĉar la Printempa Festo, kiel antikva tradicia festo de Ĉinio, sekvas tradician ĉinan kalendaron, dum karnavalo dependas de Pasko: katolika eklezio kalkulas la daton de Pasko -- kiam katolikoj celebras la renaskiĝon de Kristo -- surbaze de la fazoj de la luno. Sekve oni retrokalkulas sep dimanĉojn por trovi la daton de karnavala dimanĉo.


Koncerto en Templa Foiro dum la Printempa Festo en Pekino: Samkiel karnavalo, la Printempa Festo estas plena de muziko kaj ĝojo.


La Printempa Festo estas konata en multaj landoj kiel Ĉina Novjaro. Tiu vortumo estas misgvida, ĉar fakte novjaro rilatas nur al la unua tago de la jaro, ne al la tuta festo. La Printempa Festo daŭras longan tempon: ĉinoj purigas siajn domojn, kuiras por familia kunmanĝo, gluas versparojn kaj aliajn ornamaĵojn sur pordoj kaj fenestroj, vizitas aliajn homojn por bondeziri... Malantaŭ la festo estas kompleksa aro da tradicioj kaj ritoj, kiuj esprimas la saĝecon kaj la esencajn valorojn de la ĉina kulturo.


Ankaŭ karnavalo iusence esprimas multon de la brazila kulturo. La festo kutime komenciĝas vendrede (en kelkaj urboj oni ekfestas jaŭde) kaj daŭras ĝis merkredo, konata kiel Cindra Merkredo, kiu markas la komencon de Karesmo, periodo de fasto por kristanoj antaŭ Pasko.


Onidire la origino de la karnavalo estas antikva kutimo drinkadi, manĝi multe da viando kaj multe amuziĝi, ĉar tion oni ne povas fari dum Karesmo. En malsamaj regionoj de Brazilo kreiĝis malsamaj muzikstiloj kaj tradicioj ĉirkaŭ tiu festo, sed la plej popularaj estas surstrataj paradoj, dum kiuj muzikistoj kaj dancistoj sin prezentas.


Homoj amuziĝas surstrate dum karnavalo 2016, en mia devenurbo.


Alivorte, la Printempa Festo estas celebrata tutlande laŭ la sama maniero, dum en Brazilo estas regionaj kutimoj pri karnavalo, tiel ke karnavalo en Rio-de-Ĵanejro, Salvador aŭ Recife estas tre malsamaj spertoj. Alia esenca diferenco inter ambaŭ festoj estas la fakto, ke la Printempan Feston oni celebras hejme kun familianoj, dum karnavalo estas festata kun amaso da homoj, surstrate aŭ en salono.


Sed ankaŭ estas similaĵoj inter ambaŭ festoj: en ambaŭ okazoj, tamburado kaj artfajraĵoj estas kutimaj, kaj dum la stratoj de ĉinaj urboj estas bele ornamitaj de lanternoj, la ĉefaj stratoj de brazilaj urboj ankaŭ ricevas belan dekoracion.


La lasta fojo kiam karnavalo koincidis kun la Printempa Festo estis en 2016. Tiam estis ankaŭ la lasta fojo, kiam mi vizitis Brazilon dum karnavalo, kaj ankaŭ mia lasta karnavalo kun miaj gepatroj. Mia patrino ĉiam ŝategis karnavalon kaj de mia infaneco ni ĉiam iris kune al karnavalparadoj. Mia patro, malpli entuziasma pri dancado, kutimis resti flanke por nur spekti.


Muzikistoj sin prezentas dum karnavalparado en 2016, okazinta samtempe kun la Printempa Festo.


Ankaŭ mia avino ŝategis karnavalon, sed post atingi certan aĝon ŝi ekevitis iri al amasfestoj pro la risko fali aŭ pro malfacilo trovi lokon por sidiĝi, sed ŝatis danci karnavalan muzikon hejme dum karnavalaj tagoj.


Dum mia infaneco, ankaŭ dum karnavalo estis multaj parencoj en mia hejmo, ĉar la karnavalo en mia devenurbo estis tre bona kaj ĉiuj volis pasigi karnavalon tie. Por mi karnavalo ĉiam estis okazo por festi kun familianoj, malgraŭ ke ĝi ne estas familia festo kaj multaj homoj preferas turismi dum karnavalo por koni aliajn lokojn kaj sperti aliajn manierojn festi ĝin.


En 2019, mi vizitis mian devenurbon dum la Printempa Festo, kaj karnavalo okazis la semajnon post mia reveno al Ĉinio, do mi maltrafis ĝin, sed dum mia restado en la urbo okazis bonega antaŭkarnavala festo, dum kiu raportisto de brazila televidprogramo intervjuis mian patron. Tiu intervjuo estas la lasta filmaĵo pri li. Post kelkaj monatoj li forpasis.


Ĉi-jare mia devenurbo celebras sian 200-jariĝon, kaj dum almenaŭ duono de tiu tempo mia familio estis parto de la urba historio. En la epoko de miaj praavoj, ĝi estis prospera urbo rapide disvolviĝanta. Nuntempe ĝia ekonomio stagnas, ĝiaj junuloj migras al aliaj lokoj, dum emerituloj el grandaj urboj transloĝiĝas tien en serĉado de trankvileco.


Antaŭe mi konis ĉiujn en mia devenurbo, sed lastfoje plejparto de la homoj surstrate estis fremdaj al mi. Dum vizito al tombejo, tamen, mi konstatis la malon: mi rekonis nomojn de multaj entombigitoj kun kiuj mi kunvivis, homoj de la generacioj de miaj gepatroj kaj geavoj. Mia iama hejmloko fariĝis fremda al mi, dum Pekino fariĝis mia nova hejmo. Eble tio respondas la demandon kiun mi foje aŭdas de kelkaj eksterlandanoj, kial mi emas resti porĉiame, dum ili faras planojn por vivi eksterlande en estonteco.


En 2016, mi festis karnavalon kun iom da bedaŭro pro mia neeblo celebri la Printempan Feston en Ĉinio, ĉar tiu estis mia unua ŝanco tion fari. Nuntempe mi povas diri, ke mi sufiĉe spertis karnavalon kun familio, mankas sperti ĝin kiel turisto. Kaj mi sufiĉe spertis la Printempan Feston kiel turisto, mankas sperti ĝin kun familio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio