Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kuko el gluecriza faruno por Printempa Festo en Weifang
2024-02-16

En mia hejmloko Weifang, Shandong-provinco, unu el la necesaj pladoj por la Printempa Festo estas "niangao", flava aǔ blanka montet-forma kuko farita el gluecriza faruno kun ruĝaj jujuboj.



Matene de la novjaro, oni kutimas ellitiĝi tre frue, pro kredo, ke ju pli frue vi ellitiĝas, des pli frue vi akiras bonŝancon. Pro tio, dum mia infaneco mi ĉiam estis vekita de mia patrino antaǔ sunleviĝo. Malferminte miajn okulojn kaj vestinte miajn novajn vestojn, mia patrino tuj donis al mi "niangao"-on, esperante, ke ĉio iros pli bone ol en la pasinta jaro. Ĉar en la ĉina lingvo la nomo de la kuko "niangao" -- glueca (nian) kuko (gao), sonas simile al la ĉinaj vortoj "jaro" kaj "alta, bona".



Matene de la novjaro, la kuko estas kutime vaporkuirita, tamen mi kaj mia pli juna frato preferas la frititan. Oni povas ĝin tranĉi kaj friti ĝiajn pecojn ambaǔflanke ĝis kiam ĝia surfaco fariĝis krispa. Sekve oni povas aldoni iom da sukero kaj ĝui ĝin. Kiam ni kunhavas ĝin, la nura ideo en la kapo estas: Feliĉo estas tiom simpla!


Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio