Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Diverslokaj ĉinoj tiel pasigas Printempan Feston!
2024-02-15

La Printempa Festo estas antikva kaj tradicia, kaj ĝi ankaŭ estas la plej granda kaj movoplena festo de Ĉinio. Kun tempopaso, diversaj lokoj kaj etnoj de Ĉinio disvolvas siajn proprajn trajtojn kaj folklorajn kulturojn por la festo. Ni kune legu!


Anhui



Anoj en norda Anhui-provinco manĝas jiaozi-ojn, kaj tiuj en meza kaj suda Anhui-provinco eksplodigas petardon, algluas versparon kaj donas oferon al prauloj.


Sichuan



Riĉaj gubernioj kaj urbetoj ludas lantern-dancojn en la komencaj du monatoj laŭ la tradicia ĉina lunkalendaro.


Yunnan


Kunming-anoj kolektas la pladojn lastitajn en la lasta tago de la malnova jaro kaj manĝas ilin ĉiutage de la unua tago ĝis la 15a tago de la nova jaro laŭ la tradicia ĉina lunkalendaro, kun la signifo longeco.


Guizhou



Multaj etno vivas en Guizhou, do homoj tie havas diversajn manierojn por celebri la Printempan Feston.


Chongqing



Homoj en Chongqing manĝas tangyuan-ojn (farĉitaj pastobuletoj faritaj el faruno de glueca rizo servataj en supo) en bankedo antaŭ la tago de la Printempa Festo, kiuj simbolas reunuiĝon.


Hongkongo



En Hongkongo homoj kutime bankedas en siaj domoj, kaj post tio ili preferas viziti flormerkaton.


Makao


Makaanoj celebras la ĉinan novjaron ekde la 28a de la lasta monato laŭ la tradicia ĉina lunkalendaro.










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio