Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel diverslokaj ĉinoj pasigas Printempan Feston?
2024-02-14

La Printempa Festo estas antikva kaj tradicia, kaj ĝi ankaŭ estas la plej granda kaj movoplena festo de Ĉinio. Kun tempopaso, diversaj lokoj kaj etnoj de Ĉinio disvolvas siajn proprajn trajtojn kaj folklorajn kulturojn por la festo. Ni kune legu!


Jilin


Novaj vestoj estas nepraj por ĉiuj familianoj en Jilin. Unu tagon antaŭ la Printempa Festo ĉiuj familianoj donas oferon al siaj prauloj.


Liaoning


Liaoning-anoj tenas longvivajn lampojn ĉe la sojlo de la Printempa Festo, kaj la lampoj estas brilaj ĝis la sekva tago. Ruĝaj lanternoj estas pendigitaj en ĉiuj domoj de la lasta tago de la 12a monato ĝis la 15a de la unua monato laŭ la tradicia ĉina lunkalendaro.


Ningxia


Homoj en Xihaigu okazigas la tradician prezenton Shehuo. Aktoroj ludas tamburojn, kaj lokanoj ĝoje diskonigas la anoncon: Shehuo komenciĝos!


Gansu



En Gansu, artistoj kun kolora vizaĝoŝmiro kantas kaj dancas. Se bonŝance, oni spektas artistojn irantajn per stilzoj aŭ ludantajn drak-lanternon.


Pekino


Viziti templan foiron estas la tradicio de pekinanoj dum la Printempa Festo.


Shanxi


En la nokto antaŭ la Printempa Festo, ĉe ĉiuj domoj troviĝas karbo en la formo de turo por preĝi bonŝancon.


Interna Monglio


En la nokto antaŭ la Printempa Festo, oni dancas kaj ludas laŭ la melodio de ĉevalkapa violono ĝis la sekva mateno.


Hubei


En vilaĝoj de Hubei, tempo de bankedo por la Printempa Festo varias laŭ la familiaj nomoj. Ekzemple, la familio Wang komencas sian bankedon je la kvina horo frumatene, la familio Gao havas bankedon je la 12a tagmeze, kaj la familio Yu je la 18a horo...



Hunan


Homoj en Hunan manĝas kokon, viandon kaj fiŝon ĉe la sojlo de la Printempa Festo.


Henan


En la unua tago de la Ĉina Novjaro, homoj en Henan frumatene ellitiĝas, surhavas novajn vestojn, eksplodigas petardon kaj donas oferon al portretoj de prauloj.


Redaktoro: Liu Zijia









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio