Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sekvu min al la foiro en Pekino dum la Printempa Festo!
2024-02-13


Alproksimiĝas la Printempa Festo de la Jaro de Drako, kaj ĉinoj komencis pretigi varojn por festi la novjaron. Kvankam multaj homoj preferas aĉeti rete, tamen bazaroj kaj foiroj ankoraǔ estas lokoj, kie oni trovas la festan etoson. Hodiaǔ ni kune vizitu unu el la plej grandaj foiroj en Pekino dum la Printempa Festo -- foiro en la Pekina Laborista Stadiono.



Unu el la plej grandaj plezuroj en foiro estas gustumi frandaĵojn.



La dua plej granda allogaĵo estas aĉetumado. En la foiro, aĉeteblas diversaj varoj, inkluzive de vestaĵoj, manĝaĵoj kaj ĉiutagaj bezonaĵoj. Tie troviĝas budoj por sojsaŭco, dekoraciaĵoj kaj mahagonaj mebloj. Videblas tie ankaŭ varoj tradiciaj kaj modernaj el Ĉinio kaj aliaj landoj.


Por infanoj, ĝenerale foiro antaǔ la Printempa Festo estas tempo, kiam iliaj deziroj estas pli facile kontentigitaj. Komercistoj estas tre okupataj en tiuj tagoj, tamen estas bona ŝanco por ili multe enspezi.



Ĉu tia foiro plaĉas al vi?


Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio