Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Daoxiangcun, memoro de pekinanoj pri Printempa Festo pasigita en infaneco
2024-02-11

Por mi, pekinano naskita fine de 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, la plej profunda memoro pri la Printempa Festo estas la pezaj skatoloj da kukoj produktitaj de Daoxiangcun (signifante riz-aroman vilaĝon), marko de kukoj en Pekino. Plejparto de la kukoj en la skatolo estas dolĉaj, kaj ili ankaŭ dolĉigis mian infanecon.



La marko Daoxiangcun estis tre ofte videbla en sudorienta Ĉinio antaŭ cento da jaroj, kaj estis plejparte uzita por manĝbutikoj. En la jaro 1895, komercisto nomita Guo Yusheng, el Nankino, malfermis butikon en Pekino sub la marko Daoxiangcun. Pekinanoj delonge ŝatas dolĉajn kukojn. Daoxiangcun alprenis la teknikon pri kuk-farado de Suzhou, tiama plej prospera urbo, kaj ĝiaj produktoj estas pli molaj kaj delikataj ol tiuj vendataj en pekina merkato, do la kukoj estis tre popularaj. Kiam s-ro Lusin loĝis en Pekino, li ofte aĉetis tiujn kukojn kaj notis tion en sian taglibron. Antaŭ fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Daoxiangcun, samkiel aliaj naciaj markoj, spertis malfacilojn, detruojn kaj eĉ bankroton, la vendejo fermiĝis en 1925. En 1983, Daoxiangcun estis remalfermita kaj rekomencis produkti, esplori kaj evoluigi tradiciajn manĝaĵojn.



En la 1980-aj jaroj, provizoj ankoraŭ estis malabundaj en Pekino. La kukoj de Daoxiangcun, kiuj kombinis la gustojn de norda kaj suda partoj de la lando, refariĝis unu el la plej popularaj markoj de kuko en Pekino. Tiutempe la kukoj estis multe kostaj. Nur en ferioj oni povis manĝi kukon kaj aliajn frandaĵojn. Estas ankaŭ tradiciaj kukoj, kiujn oni kutime metis sur la ofertablo en malnova Pekino kaj nuntempe certe malamas pro troa dolĉeco kaj oleeco; ili povis kontentigi la instinktan deziron de homoj al riĉa nutraĵo. En la 1990-aj jaroj Daoxiangcun ankaŭ ellaboris kaj novigis pli okcident-stilajn kukojn. Kvankam iuj el ili enhavas ingrediencojn kiel falsajn kaka-buteron kaj margarinon, kiuj estas konsiderataj nesanaj nun, tamen antaŭ kelkaj jardekoj, tiuj kukoj perfekte kontentigis la publikon.



Ĉe ĉiu festo Daoxiangcun havas laŭsezonajn kukojn, sed la plej kosta kaj memorinda estas la kukskatolo por la Printempa Festo. La skatolo estas farita el papero, kun peco da ruĝa papero ekstere kaj ligita per ŝnuro por ke oni facile levu ĝin. La ŝnuro mem estas papera, sed malfacile rompebla. La vendistoj de Daoxiangcun estas kapablaj. Ili lertas ne nur pri pakado, sed ankaŭ pri elekto de koloroj, por ke homoj vidu brilan riĉecon post malfermo de la skatolo.


Jen kial en mia memoro pri la Printempa Festo ĉiam estas peza skatolo da kukoj kaj dolĉa gusto.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio