Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu vi scias la diferencojn inter ĉina kaj okcidenta "drakoj"?
2024-02-10


Drako, kiel tradicia totemo de Ĉinio, ĉiam ricevis grandan respekton kaj adoron de ĉinoj. En la tradicia kulturo, drako estas simbolo de bonŝanco, forto, kaj sukceso. Pro tio, en multaj lokoj en Ĉinio okazas kultojpor esprimi respekton kaj dankemon al drako. En Okcidento, oni havas malsaman komprenon pri drako. 


Drako en okuloj de ĉinoj


En antikvaj legendoj, drako estis dia besto kapabla regi la veteron kaj ankaŭ gardisto de riĉaj agrikulturaj rikoltoj. Krom tio, drako troviĝas ankaŭ en arto, literaturo kaj la ĉiutaga vivo de ĉinoj. En konstruaĵoj, pentraĵoj, skulptaĵoj kaj aliaj kampoj, oni ofte uzas la bildon de drako por ornamo kaj beligo, simbolante bonŝancon, riĉecon kaj prosperon. En literaturo kaj popolaj rakontoj, drako ofte estas ĉefa figuro kun diversaj mirindaj kapabloj. 


En la ĉiutaga vivo, drakaj elementoj estas ĉie troveblaj. Drakboata remkonkurso estas tradicia sport-evento en Ĉinio. Homoj havas la eventon ĉiujare dum la Duobla-Kvina Festo, por memorigi la antikvan poeton Qu Yuan kaj preĝas al drako por paco kaj riĉa rikolto. Krome, drak-danco estas grava prezento de kulturo. Dancistoj en drakaj kostumoj imitas movojn de drako por peti bonŝancon kaj feliĉon. La aktivaĵoj estas gravaj komponentoj de la tradicia kulturo de Ĉinio.


Kompreneble, klarigoj kaj komprenoj pri drako ne restas senŝanĝaj. En malsamaj periodoj kaj kulturoj, homoj ŝanĝis la bildojn kaj signifojn de drako. Malgraŭ la ŝanĝiĝoj, la simboloj de drako pri bonŝanco, forto kaj sukceso daŭras kaj tio fariĝis spirita subteno de la ĉina nacio.


Hodiaŭ ni vivas en la epoko de alta scienc-teknologio, tamen niaj respekto kaj adoro al drako ne malkreskis, ĉar drako estas ne nur heredaĵo de tradicia kultura simbolo, sed ankaŭ tenas la nacian spiriton, kulturan enhavon kaj valoron.


Ĉina drako en okuloj de okcidentanoj


La figuro kaj signifo de ĉina drako en la okuloj de okcidentanoj evoluas laŭ tempopaso kaj kulturaj interŝanĝoj. Tiu procezo ne nur reflektas la okcidentan scivolemon, komprenon kaj rekonon al la ĉina kulturo, sed ankaŭ montras diferencojn kaj kunfandiĝon de la orienta kaj okcidenta kulturoj.


Komence okcidentanoj akiris simplajn komprenojn pri ĉina drako laŭ la priskriboj de misiistoj, esploristoj kaj komercistoj al Ĉinio. Tiuj priskriboj emfazis la eksteran aspekton kaj misterajn ecojn de drako, ekzemple ĝi kapablas voki venton kaj pluvon, kaj ĝi estas kaprica. Okcidentanoj kutime rigardis drakon kiel malbonan estaĵon, kaj la trajtoj de la ĉina drako ŝajnis ekzotikaj kaj kuriozaj. En la okcidentaj mitoj kaj literaturo, drako estas malica estaĵo, kiu estas venkita de heroo, dum la ĉina drako montras tute malsaman kulturan simbolon kaj spiritan enhavon.


Pro profundiĝo de interŝanĝoj inter la ĉina kaj okcidenta kulturoj, precipe pro disvastiĝo de ĉinaj artaĵoj, literaturaj verkoj kaj historiaj dokumentoj, okcidentanoj iom post iom komprenas la kulturon kaj simbolan signifon de la ĉina drako. Ili ekkomprenas, ke la ĉina drako estas ne nur mistera mita estaĵo, sed ankaŭ elmontriĝo de la ĉinaj kulturo, filozofio kaj religiaj konceptoj. La ĉina drako simbolas saĝecon, forton kaj bonkorecon kaj estas intime ligita al harmonia kunekzisto kaj respekto al naturaj fortoj.


En la moderna tempo, kun disvolviĝo de tutmondiĝo kaj kultura diverseco, kompreno de okcidentanoj pri la ĉina drako fariĝis pli kompleksa kaj multfaceta. La ĉina drako ne nur estas rigardata kiel ĉarma kultura simbolo, sed ankaŭ reprezentas la ĉinan kulturon kaj nacian spiriton. Ekzemple, la ĉina drako en okcidentaj filmoj, animacioj kaj artaj verkoj ofte kombinas tradiciajn elementojn kaj modernan estetikon kaj kreas novan kulturan esprim-manieron.


La bildo de la ĉina drako en la okcidentanoj spegulas la diferencojn kaj kunfluiĝon inter la orienta kaj okcidenta kulturoj. En la okcidenta kulturo, la bildo de la drako ofte estas ligitaj al potenco, detruo kaj konfronto, dum en la ĉina kulturo, la drako estas pli ofte asociita kun saĝo, harmonio kaj bonŝanco. Tiu diferenco ne nur reflektas la malsamajn mondkonceptojn kaj valorojn sub diversaj kulturaj fonoj, sed ankaŭ montras la diversecon kaj riĉecon de kulturoj en interŝanĝo kaj kunfandiĝo.


La ĉina drako en la okcidentanoj estas kultura simbolo kun komplekseco, kiu kunigas elementojn de mitologio, historio, filozofio kaj arto. Kun la tempo, tiu bildo konstante riĉiĝas kaj evoluas, fariĝante grava ponto por kultura interŝanĝo kaj reciproka kompreno inter oriento kaj okcidento. Por okcidentanoj, la ĉina drako ne nur reprezentas scivolemon kaj imagon pri antikva orienta civilizacio, sed ankaŭ profunda kompreno pri antikva kulturo. Kun pli profunda kompreno de la ĉina kulturo, la okcidenta kompreno kaj takso de la ĉina drako ankaŭ konstante evoluas kaj ŝanĝiĝas.


Redaktoro: Jiang Limin









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio