Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial printempa versparo nepre estas "paro"?
2024-02-09

Antaŭ ĉiu Printempa Festo, Ĉina Novjaro, ĉinoj faras versparojn kaj gluas ilin ĉe la pordoj. La frazoj skribitaj sur la ruĝaj versparoj entenas bondezirojn. Tiaj ruĝaj versparoj, speciale faritaj por la festo, signifas la alvenon de ĝi, la plej grava festo por ĉinoj. Fakte, versparo, por la Printempa Festo aŭ ne, estas aparta literatura formo de Ĉinio. Per la versparoj, ĉinoj esprimas bondezirojn, dezirojn kaj esperojn pri la nova jaro. Printempfesta versparo aperis antaŭ mil jaroj, ĝis nun plej frua porfesta versparo (farita en la jaro 723) troviĝas en dunhuang-aj manuskriptoj. Do, kial la versparo nepre devas esti "paro"?



Oni povas diri, ke la ĉefa kaj plej elstara trajto de la ĉina lingvo estas "unu ideogramo po vorto", ĉiu ideogramo (aǔ signo) prezentas kaj silabon kaj signifon -- kompreneble ekzistas ideogramoj kun pli ol unu silabo, kaj tio reprezentas pli ol unu signifon. Laǔ la lingvistika teorio de Okcidento, la plej granda diferenco inter morfemo (vortero) kaj vorto estas, ĉu ili povas esti uzataj sendepende. Tamen, en la ĉina, ne ekzistas perfekta ĉina "vorto" koresponde al la koncepto de "vorto" en la hindeŭropa lingvaro; eble la "ideogramo", kiel la ĉina skribo, povas aplikiĝi al tio. En la ĉina, "ideogramo" estas ne nur silab-unuo, sed ankaŭ signifoportanta unuo, nome, morfemo. Por ĉinaj vortoj, ĝiaj morfemoj estas ordinare unusilabaj (plejparte, fremdaj vortoj havas pli ol unu silabon), morfemoj povas esti kombinitaj por formi vorton, kaj multaj ĉinaj morfemoj mem rolas kiel vortoj. Kompare kun la hindeŭropaj lingvoj kun fleksioj, la vortoj en la ĉina lingvo havas nur unu formon, ĉe ili ne ekzistas fleksioj kiel pluralo, kazoj kaj tempoj.


Versparoj estas frazoj antitezaj kun harmoniaj tonoj kaj egalaj nombroj de vortoj, la frazaj strukturoj devas esti samaj, kaj la enhavoj rilataj. La egalaj vortnombroj ne signifas la egalecon de "vortoj" en okcidenteŭropaj lingvoj. Esence estas egalaj silaboj. Ĉar en la ĉina lingvo unu silabo respondas al unu ideogramo/vorto -- ĉi tie ni devas mencii la tonojn de la ĉina lingvo, ĉar tonoj povas helpi iun distingi signifojn de ideogramoj/vortoj -- ĉinaj vortoj havas silab-sendependecon kun difinitaj silab-longeco kaj tono, inter du morfemoj (ideogramoj) povas esti antitezaj rilatoj nombregalaj kaj ton-harmoniaj. La evoluo de paperfarado kaj kaligrafio igis versparojn sendependa ĝenro de literaturo. Ĉinaj ideogramoj kvadrataj estas kaj legeblaj kaj vid-rekoneblaj. Ili povas formi simetrion kiel "paro", versparoj mem havas la ecojn de ornama arto.



Ĝis nun, aperis diversaj versparoj, gigantaj, etaj, glueblaj, magnet-fikseblaj... kaj eĉ fremdlingvaj. Jes, tiuj, kiuj regas samtempe la ĉinan kaj fremdan lingvon, forlasis la limigojn de silabo, tono kaj tiel plu, celas nur la "parecon" utiligante la "vortojn" mem. Tio aperigis multajn interesajn "versparojn".


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio