Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vagonaro kun la temo de Centra Akso en la pekina metroo
2024-02-08

La 4-an de februaro vagonaro kun la temo centra akso de Pekino estis oficiale inaŭgurita en la linio 8 de pekina metroo, kiu iras laŭ la centra akso. La dekoracio de la trajno kaj ankaŭ la desegnoj sur la pordoj ĉe la kajoj prezentas elementojn de la centra akso de Pekino, kiuj kune fariĝis moviĝanta arta ekspozicio. Pasaĝeroj povas sperti la kulturon, la ĉarmon kaj la historian signifon de la centra akso dum veturo.



La vagonaro kun temo de centra akso laŭplane funkcios ĝis la 4-a de aŭgusto 2024. Krom prezenti kunaranĝon de la 15 ŝlosilaj elementoj de la arkitekturo de la centra akso de Pekino, la vagonaro ankaŭ provizas al homoj ciferecan sperton.



Pasaĝeroj povas skani dudimensian kodon por malfermi la apon "Centra akso sur nubo" por koni la kulturajn heredaĵojn laŭlonge de la centra akso de Pekino.



Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: BeijingService









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio