Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Festi novjaron kun familio: Similaĵo inter Brazilo kaj Ĉinio
2024-02-08

De mia infaneco en Brazilo ĝis mia transloĝiĝo al Ĉinio, mi ĉiujare vidis en brazila televidĵurnalo raportojn pri celebrado de la Printempa Festo en kelkaj brazilaj urboj, aparte en San-Paŭlo, kie oni celebras ĝin per granda festo en la kvartalo Liberdade, kie loĝas kaj laboras multaj familioj el aziaj landoj, inkluzive de Ĉinio. La scenoj de amaso da homoj surstrate, ruĝaj lanternoj, leondanco, artfajraĵoj kaj prezentaĵoj pri la tradicia ĉina kulturo fariĝis mia referenco pri celebrado de la Printempa Festo, kaj mi ĉiam imagis ĝian celebradon en Ĉinio kiel feston similan al tiu, sed pluroble pli granda.


Ĉinoj bonvenigis novjaron per leondanco en Suzhou, sudorienta Ĉinio, la 31-an de decembro 2019.


Kiam mi unuafoje pasigis la Printempan Feston en Pekino, mi spertis, kia ĝi vere estas: superbazaroj kaj butikoj fermiĝis, nur kelkaj estis malfermitaj, tamen oni ne replenumis la stokojn kaj ne eblis aĉeti freŝajn legomojn kaj fruktojn. La stratoj antaŭe homplenaj fariĝis dezertaj. Eĉ en turismejoj estis malfacile trovi malfermitan vendejon. Tiam mi ekkomprenis, ke ĉinoj pasigas la Printempan Feston hejme kun siaj familianoj.


Tiuj trajtoj de la Printempa Festo koincidas kun dolĉaj rememoroj de mia infaneco: en Brazilo, familioj havas la kutimon celebri kune Kristnaskon kaj Novjaron, kaj inter tiuj du festoj estas unu semajno, ĝuste la tempo de la Printempa Festo en Ĉinio! Pro tio, por klarigi al eksterlandano el kristana lando, kia estas la Printempa Festo en Ĉinio, mi nuntempe preferas kompari ĝin kun Kristnasko.


Antaŭ nelonge mi babilis pri la Printempa Festo kun ĉina fakulo pri la portugala lingvo, kiu loĝis en Portugalio kaj Brazilo dum kelkaj jaroj antaŭ ol eklabori en Ĉinio. Kiam mi komparis la familian kuniĝon de la Printempa Festo kun tiu de Kristnasko en Brazilo, ŝi tuj rememoris sian sperton pri Kristnasko en Portugalio: komerco fermiĝis kaj ŝi ne sukcesis trovi superbazaron malfermitan, nek restoracion por vespermanĝi, ĉar homoj estis hejme kun siaj familianoj. Ŝi vagadis sur la senhomaj stratoj en serĉado de loko, kie eblus aĉeti ion por manĝi kaj fine trovis restoracion malfermitan. Ĝi estis ĉina restoracio.


Okaze de jarfinaj festoj en Brazilo, miaj patrino kaj avino estis ĉiam okupataj pri kuirado de specialaj pladoj por noktomanĝo, kaj ili foje petis al mi iri al superbazaro por aĉeti ingrediencon, kiun ili forgesis aĉeti pli frue. Mi devis rapidi, ĉar matene de antaŭkristnasko superbazaro funkciis nur matene.


Mia unua vizito al Templa Foiro (Miaohui) en Pekino dum la Printempa Festo 2018. Post la ĉina novjaro, ĉinoj ŝatas promeni en tiaj foiroj.


Sur la tablo de mia familio dum tiuj festoj ĉiam estis abundo da freŝaj kaj sekigitaj fruktoj kaj nuksoj. En Ĉinio, en pluraj okazoj, kiam mi renkontis ĉinajn amikojn, ni kune manĝis fruktojn kaj nuksojn. Ĉu koincido?


Alia interesa similaĵo estas tio, ke unu el la specialaj pladoj de jarfinaj festoj en Brazilo estas pilafo, simila al tiu de Xinjiang-a kuirarto, sed kun kelkaj malsamaj ingrediencoj. Mi tre ŝatas ĉinan pilafon kaj ĝia gusto daŭre donas al mi nostalgian senton pri jarfinaj festoj de tiu epoko.


Alia similaĵo inter celebrado de novjaro en Brazilo kaj Ĉinio estas la superstiĉoj pri novjaro: uzi vestaĵon (kaj eĉ subveston) de iu specifa koloro por allogi pacon, amon aŭ monon, elekti bonaŭgurajn viandojn por manĝi (tio dependas de la trajtoj de la besto, ekzemple, mia familio havis la kutimon manĝi porkaĵon, ĉar porko antaŭenmovas la kapon en serĉado de manĝaĵo, kaj evitis kokaĵon, ĉar koko gratas la grundon malantaŭen), fari kelkajn ritojn por allogi bonŝancon kaj amuziĝi per artfajraĵoj.


Cetere artfajraĵo estas antikva ligo inter Brazilo kaj Ĉinio: antaŭ jarcentoj, brazilanoj alkutimiĝis amuziĝi per artfajraĵoj importitaj el Ĉinio. Poste, multaj el la unuaj ĉinaj enmigrantoj en Brazilo sin dediĉis al fabrikado de artfajraĵoj en Brazilo. La brazila kutimo eksplodigi artfajraĵojn dum festaj okazoj ŝajnas rekte heredita de Ĉinio.


Mia domo estis ĉiam plena de familianoj el aliaj urboj okaze de tiuj festoj, do estis gajaj revidoj, babiladoj kaj celebradoj. Dum mia infaneco, pasigi tiujn datojn kun familio estis nepra afero, sed poste tiu tradicio fariĝis pli fleksebla: Kristnaskon oni daŭre preferas resti kun familianoj, sed nuntempe pli kaj pli da homoj elektas vojaĝi aŭ renkonti amikojn dum novjaro.


Nekutima Printempa Festo en 2021: pro la pandemio, multaj homoj restis en Pekino kaj stratoj fariĝis homplenaj.


Tempo pasis. La maljuna generacio iom post iom mortis, kaj samtempe junuloj kreskis, transloĝiĝis al foraj urboj, geedziĝis, sekvis aliajn vojojn. Iom post iom malkreskis la nombro da gastoj en mia hejmo kaj tiuj mirindaj familiaj kuniĝoj restis nur en memoro. Kiam mi estis universitata studento, en tiuj festoj kutime estis nur ni kvar: mi, miaj gepatroj kaj mia avino. Poste mia avino mortis kaj restis nur miaj gepatroj kaj mi. Nun eĉ ili ne plu restas, kaj nia malnova domo fariĝis hejmo de alia familio.


Nuntempa vivostilo, pli kaj pli individuisma, iom post iom malaperigas tradiciojn de festotagoj: en mia devenurbo, komerco daŭre fermiĝas dum festotagoj, sed en grandaj brazilaj urboj la grandaj superbazaroj kaj butikumcentroj funkcias eĉ en tiuj okazoj. Pli kaj pli da homoj elektas vojaĝi aŭ festi kun amikoj antataŭ familio, kaj familiajn bankedojn partoprenas malpli da homoj.


En Ĉinio, tamen, la tradicio de familia renkontiĝo dum la Printempa Festo persistas: ĝi estas la plej granda portempa amasmigrado de homoj en la mondo kaj ĝia bona etoso tuŝas ĉiujn korojn. Feliĉan Printempan Feston!


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio