Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lumspektaklo por bonvenigi Printempan Feston en brazila urbo!
2024-02-07

La 3-an de februaro okazis lumspektaklo por bonvenigi la Printempan Feston en la urbo Recife, nordorienta Brazilo. La evento okazis en la parko Dona Lindu, kies nomo omaĝas la patrinon de brazila prezidento Lula.



La eventon ĉeestis Wang Ke, ĉina ĝenerala konsulo en Recife; Iza Arruda, federacia deputito; Ricardo Mello, sekretario pri kulturo de Recife; Cida Pedrosa, urba deputito de Recife, kaj reprezentantoj de pluraj sektoroj de brazila socio. Entute pli ol 4 mil homoj, inkluzive de ĉinoj kaj alilandanoj, ĉeestis la ceremonion.



Lumspektaklo kun elementoj de la ĉina kulturo estis projekciita sur la ekstera muro de la teatrejo de la parko Dona Lindu. La dekdu bestoj de ĉina zodiako estis projekciitaj unu post alia. La Jaro de Drako koincidas kun la 50-jariĝo de la estigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo. Dum la evento estis montrita la festemblemo de 50-jariĝo de estigo de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj.



La emblemo estis kunkreita de artistoj el ambaŭ landoj, uzas la numeron 50 kiel ĉefan elementon kaj kombinas la kolorojn de naciaj flagoj de Ĉinio kaj Brazilo por esprimi, ke ambaŭ landoj respektas unu la alian, traktas unu la alian kiel egalulon kaj kunlaboras por kungajno ekde la estigo de diplomatiaj rilatoj.


La numeroj 5 kaj 0 miksiĝas en la emblemo por fari la simbolon de senfino (∞), por esprimi la koncepton, ke kvankam Brazilo kaj Ĉinio geografie estas tre for unu de la alia, tamen ili estas kore proksime kunligitaj kaj kundividas komunan estonteco.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: people.com.cn









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio