Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Transporti neĝon de Harbino al Kantono por publika profito!
2024-02-06

Ekde la 28-a de januaro tri grandaj kamionoj por malvarmĉena transporto, organizitaj de iu pekina firmao, portante preskaŭ centon da kubmetroj da neĝo el Harbino, veturis pli ol 3 300 kilometrojn tra multaj provincoj kaj atingis Kantonon vespere de la 31-a de januaro. La 1-an de februaro, sur la kampuso de iu speciala lernejo en Kantono, la kamionoj estis malfermitaj unu post alia, infanoj de la lernejo kaj lokanoj, kiuj speciale venis sciigite de la vivelsendo, ekscitite tuŝis la ankoraŭ frostan neĝon.




Wu Haochen, organizanto de la aktivaĵo, diris, ke ili planis taksi la tri malsamajn kamionojn por longdistanca vojaĝo. Poste ili pensis, ke indas doni al la ago specialan signifon. Ili kontaktis du lernejojn en Kantono, kiuj zorgas pri specialaj infanoj.


Plejparto de la infanoj en la specialaj lernejoj estas aŭtismaj. Ili, naskita en tre suda parto de Ĉinio, volas propraokule vidi kaj propramane tuŝi veran neĝon, sed la lernejoj ne povas organizi ilin por iri al nordorienta Ĉinio trans kelkmiloj da kilometroj. Do, la organizantoj speciale alportis tri kamionojn da neĝo. Retumantoj komentis: "La kamionoj alportis ne nur neĝon, sed ankaŭ amon."




La 1-an de februaro, la plej malalta temperaturo estis -25℃ en Harbino kaj 25℃ en Kantono. La neĝo trapasis temperaturan diferencon de 50℃, kaj la atingo de neĝo tuj fariĝis fokuso de retejoj kaj videoplatformoj.



Kiam la unua kamiono estis malfermita, ĉiuj infanoj, instruistoj kaj lokanoj ne povis regi sian huraon. La organizanto alportis ne nur neĝon el Harbino, sed ankaŭ multajn ilojn por ludi en la neĝo. Infanoj plenigis siteletojn per neĝo, multaj el ili, helpe de instruistoj kaj gepatroj, konstruis malgrandajn neĝulojn, kaj aliaj rigardis kaj tuŝis la samtempe alportitajn glacipecojn, kun ĝojo kaj plezuro.


La programo celas popularigi la malvarmĉenan transportsistemon al la publiko. Loĝistiko pri malvarmĉena transporto estas jam populara en Ĉinio. Profite de ŝosea reto kapabla subteni longdistancan transportadon, kaj altnivelaj kamionoj, kiuj antaŭenigas la efikan kombinon de vojoj kaj veturiloj, homoj povas facile ĝui freŝajn fruktojn, legomojn kaj aliajn manĝaĵojn.


"Kompreneble, krom transporti la ĉiutagajn necesaĵojn, ni povas transporti ankaŭ ĝojon -- jen la glacio kaj neĝo!"


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio