Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alilandaj talentuloj celebris Printempan Feston en Pekino!
2024-02-05

La 26-an de januaro, mi havis la ŝancon viziti la Ekonomian Zonon de la Internacia Flughaveno Daxing de Pekino kaj partopreni en Printempfesta Evento por Alilandaj Talentuloj de Pekino-Tianjin-Hebei, kun partopreno de pli ol cent alilandaj talentuloj el ĉirkaŭ 30 landoj kaj reprezentantoj de organizaĵoj rilataj al alilandaj talentuloj.



Kiam mi alvenis en Pekino, fine de 2015, tiu flughaveno estis nur projekto. Kiel redaktisto de EPĈ, mi akompanis la evoluon de la tuta procezo ĉefe per la artikoloj kiujn mi poluris por esti publikigitaj sur la retejo kaj per kelkaj artikoloj de ĉinaj amaskomunikiloj. Mi memoras la anoncon pri la elekto de arkitektura projekto de la terminalo, kiu fariĝis unu el la ĉefaj verkoj de Zaha Hadid.


Kiam oni anoncis la ekkonstruadon de la flughaveno, ŝajnis al mi neeble, ke oni sukcesus finkonstrui ĝin antaŭ la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022, ĉar en Brazilo konstruado de flughavenoj daŭras multe pli longe. Sed ĉinoj estas tiom efikaj, ke la flughaveno estis inaŭgurita laŭplane kaj mi uzis ĝin unuafoje en 2021.


Alia grava afero estas, ke Ĉinio ne planis nur konstruadon de flughaveno. Malantaŭ ĝia konstruado estas ampleksa strategio por antaŭenigi la disvolvadon de la regiono Pekino-Tianjin-Hebei. Parto de tiu strategio estas la ekonomia zono konstruita ĉe la flughaveno. Tie troviĝas altnivelaj entreprenoj kaj servoj en pluraj fakoj, inkluzive de scienca esplorado, aviado, manĝaĵoj, novaj energifontoj kaj hoteloj.



En tiu regiono troviĝas pluraj sciencteknikaj novigaj centroj. La unua vizitita de mi temas pri medicino kaj tie troviĝas esplorejo kaj de ekfirmaoj kaj de grandaj firmaoj de tiu sektoro. Krom disvolvado de kuraciloj, vakcinoj kaj aparatoj por medicina uzo, tie mi trovis ankaŭ interesajn novigajn produktojn kaj teknikojn, kiel materialoj por artefarita ostoriparado, biosorbeblaj 3D-printitaj vejnoj kaj arterioj kaj iloj por praĉelterapio.


Sekve estis la vico viziti firmaojn pri saniga manĝaĵo. Dum la lastaj jardekoj, homoj alkutimiĝis al manĝaĵoj malsanigaj, kiuj estas bonprezaj kaj bongustaj, tamen malbonaj por nia sano. Tio starigas demandon: ĉu ne eblas fari bongustajn manĝaĵojn, kiuj bone efikas sur nia sano? Nu... Jes! En Daxing estas granda eksponejo de tiaj produktoj disvolvitaj de ĉinaj firmaoj: teoj, biskvitoj, kaj diversaj produktoj el radikoj, marfruktoj, nuksoj kaj mielo estas tre bongustaj kaj ankaŭ bonaj por nia sano. Multaj el tiuj produktoj estas inspiritaj de tradicia ĉina medicino, dum aliaj estas kreitaj por rimedi la mankon de kelkaj nutraĵoj pro nuntempaj manĝkutimoj. Mi aparte atentas pri tio, ke manĝkutimoj, genetiko kaj oftaj malsanoj varias de lando al lando, do indas, ke malsamaj landoj faru similajn esplorojn surbaze de propra realo.


La prezo de sano tamen povas esti alta: mi vidis radikon uzatan de tradicia ĉina medicino kontraŭ pli ol 50 mil juanoj. Mi min demandas, ĉu mi fariĝus senmortulo se mi manĝus ĝin ĉiutage.



La bakaĵoj, kiujn mi gustumis tie estas bongustegaj, kaj ilia prezo estas nur iomete pli alta ol tiuj de ordinaraj bakejoj. La receptoj de tiuj bakaĵoj estas elpensitaj por ne uzi ingrediencojn malbonajn por la sano kaj riĉigi ilian nutran valoron.


Rilate al trinkaĵoj, krom tradicia ĉina teo kaj sanigaj teoj disvolvitaj de tiuj firmaoj, mi ankaŭ gustumis trinkaĵon kun gusto simila al tiu de kafo, tamen sen kafeino. Mi surpriziĝis, tamen, pri tio, ke estis sekcio pri alkoholaĵoj, inkluzive de brandoj kun altgrada procento de alkoholo. Ĉu ili estas vere sanigaj? Nu, alkoholo certe malbonas por la sano, sed tio ne nepre signifas, ke la drinkaĵo kiel tutaĵo estas malutila, fakte eĉ alkoholo, malgrandkvante, povas havi pozitivan efikon. Onidire la sekreto por havi bonan sanon konsistas en eviti troigo.


La sekva vizito estis al novenergia firmao pri hidrogeno. Tiu teknologio havas plurajn aplikojn nuntempe, de veturiloj ĝis la kaldrono de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022. Jes, vi certe memoras, kiel kaldrono oni uzis torĉon similan al tiuj uzitaj en la stafetado. Nu, la torĉo estis elpensita laŭ la koncepto okazigi mediamikajn kaj alt-teknikajn olimpikojn kaj paralimpikojn. Ĝi estas 3D-presita en karbonfibro, eltenas altajn temperaturojn dum longa tempo kaj uzas hidrogenon kiel ĉefan brulaĵon.



Ni ankaŭ konis pri la nova flughaveno kaj ĝia ekonomia zono, kaj ankaŭ havis ŝancon sperti kelkajn ĉinajn manartaĵojn kaj frandaĵojn, aparte tiuj tipaj de vintro aŭ la Printempa Festo, kiel farado de versparoj kaj kuirado de tanghulu.


Fine venis la bankedo kun aŭtoritatoj de Pekino, Tianjin, Hebei, kies paroloj prezentis gravajn informojn pri la atingoj de kundisvolvado de tiuj du municipoj kaj unu provinco kaj ankaŭ planojn por la estonteco. Per alpreno de strategio por kundisvolvado, la registaroj de la tri lokoj sukcesas potencigi la rezultojn, kreante pli da ŝancoj pri laboro kaj entreprenado, el kiuj profitas kaj Ĉinio kaj aliaj landoj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio