Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo al Fabius, iama ĉefministro de Francio
2024-02-04

Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 60 jaroj, Francio rigardas Ĉinion kiel esencan partneron por solvado de tutmondaj defioj kaj ambaŭ flankoj estas engaĝitaj por disvolvi rilatojn el tutmonda perspektivo, tion diris iama franca ĉefministro Laurent Fabius.


Ĉi-jare estas la 60-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Ĉinio, Fabius, nun prezidanto de la Konstitucia Konsilio de Francio, emfais, ke Francio estas la unua granda okcidenta lando, kiu agnoskis la Ĉinan Popolan Respublikon en 1964.


Li klarigis pri tri aspektoj de la speciala amikeco inter ambaŭ landoj. Unue, Francio kaj Ĉinio ambaŭ estas tre engaĝitaj al sendependeco. "Ĝi estas io ŝlosila afero en la evoluanta mondo." Due, ambaŭ landoj estas engaĝitaj al plurflankismo kaj paco. "Ni ne volas blokan politikon, kun la riskoj de konfliktoj, kiujn la blokado kunportas." Trie, Francio kaj Ĉinio estas ambaŭ grandaj civilizacioj kun tre altnivela teknologio, kaj ambaŭ estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN.


Dum la jaroj, malgraŭ diferencoj pri iuj aferoj, Francio kaj Ĉinio donis grandan zorgon al disvolvado de duflankaj rilatoj kaj bazigo de sia amikeco el tutmonda perspektivo, li emfazis.


Fabius prezidis UN-konferencon pri Klimata Ŝanĝiĝo (COP21), kiu establis la kadron por la pariza interkonsento, la unua universala interkonsento por batali kontraŭ klimatŝanĝiĝo. Alvokante plurflankajn klopodojn kontraŭ tio, li avertis, ke post ok jaroj, la mondo ne estas survoje por atingi la celon limigi tutmondan varmiĝon al 1.5 grado. "Vi vidis la ekstreman varmegon, la pluvojn, la malsatojn, la damaĝojn ĉiaspecajn, la problemojn pri poluado kaj sano. Ĉi tio estas absolute grava punkto, kiun ni povas trakti nur plurflanke", diris Fabius.


Pri la estonteco de franc-ĉinaj rilatoj, li diris: "Mi revenas al nia deirpunkto, en ĉi tiu danĝera mondo devas ekzisti potencoj de paco kaj daŭripovo, kaj ĉi tio evidente devas esti, preter niaj diferencoj, grava misio de Ĉinio kaj Francio."


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio