Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ambasadejo en Braziilo okazigis printempfestan akcepton
2024-02-02

La 30-an de Januaro, ĉina ambasadoro Zhu Qingqiao kaj lia edzino gastigis la Printempfestan Akcepton 2024 en la ĉina ambasadejo en Brazilo. Ĉirkaŭ 300 ĉinoj vivantaj en Brazilo, funkciuloj de ĉinaj firmaoj kaj amaskomunikiloj, instruistoj de la ĉina lingvo kaj reprezentantoj de internaciaj studentoj, kaj ankaŭ reprezentantoj de registaro, firmaoj, amaskomunikiloj kaj universitatoj de Brazilo, kunfestis por bonvenigi la Jaron de Drako.



Dum sia parolo, ambasadoro Zhu salutis la ĉeestantojn kaj ankaŭ transdonis sian saluton al ĉiuj ĉinoj en Brazilo. Li klarigis, ke ĉina diplomatio alprenas honestecon, novigon kaj respondecon, kaj strebas antaŭen por firmigi bildon de Ĉinio kiel memfida kaj granda lando kun ampleksa perspektivo kaj spirito de malfermeco kaj inkluziveco.


Li atentigis, ke la jaro 2024 markas 75-jariĝon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj 50-jariĝon de estigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo. Ĉinio volas kunlabori kun Brazilo por efektivigi la gravan interkonsenton atingitan pasintjare inter la prezidantoj de ambaŭ landoj, plifortigi reciprokan fidon kaj kupliĝon de disvolvaj strategioj, kunkontribui por internacia justeco kaj egaleco, novigi kulturajn interŝanĝojn, antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Brazilo, alporti novan viglecon, malfermi novajn horizontojn, kunkonstrui komunumon de komuna estonteco inter Brazilo kaj Ĉinio kaj kune alporti pliajn 50 orajn jarojn de ĉin-brazilaj rilatoj. Ĉinio instigas siajn civitanojn en Brazilo kontribui por antaŭenigi la ĉinan vojon al modernigo kaj la kompletan reunuiĝon de la lando, antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Brazilo en ĉiuj kampoj kaj rakonti atingojn de Ĉinio en la nova erao kaj amikecon inter Ĉinio kaj Brazilo.



La akcepto okazis en salono dekoraciita por la okazo, kun multe da lumo, koloroj kaj ĝojo. Partoprenantoj laŭdis la grandajn atingojn de Ĉinio en sia voja al modernigo kaj sincere esprimis siajn bondezirojn por pliaj atingoj de ĉin-brazilaj rilatoj en la nova erao. Pluraj amaskomunikiloj de Brazilo kaj Ĉinio intervjuis kaj raportis pri la evento.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Ĉina Ambasadejo en Brazilo









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio