Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Saĝaj aŭtoj akompanas Tongliang-drakon al nordorienta Ĉinio
2024-02-02

Tongliang-drako, kultura heredaĵo de Tongliang-distrikto de Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, ekiris la 22-an de januaro en longa vojaĝo ĝis nordorienta Ĉinio, akompanata de saĝaj aŭtoj de Changan Qiyuan, kun haltoj dumvoje por prezenti drakodancon celebre al la alveno de la jaro de drako. Tongliang-a drakodanco estas speciala tradicio de Tongliang.



Tiu mikso de tradicia kultura heredaĵo kun noviga alt-tekniko alportas teknikajn defiojn, kaj la saĝaj teknologioj de Chongqing estos testitaj en la frosta vintro de Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio.


Post ceremonio en Tongliang-distrikto de Chongqing, kun prezentado de drakodanco kaj simbola transdono de ŝlosilo al la karavano, la dek aŭtoj kaj unu kamiono kun travidebla kesto transportanta la belegan drakon ekveturis. Dumvoje la karavano haŭtos en pluraj urboj, inkluzive de Xi'an, Luoyang, Tianjin, Shenyang kaj Changchun, kie la mirindaj tradicioj kaj kulturo ĉirkaŭ ĉina drako estos prezentataj al la publiko.



Dum sia parolo en la ceremonio, Feng Yuliang el la Urba Kultura kaj Turisma Komisiono de Chongqing, diris, ke tiu ĉi aktivaĵo antaŭenigas interŝanĝojn per kultur-turismo kaj kontribuas por antaŭenigi la tradician kulturon en Ĉinio. La glacia urbo Harbino estas tre populara vintra turismejo, do tiu ĉi vojaĝo tra dek provincoj estas oportuno por montri la nematerian kulturan heredaĵon de Tongliang-drako okaze de la celebrado de la Printempa Festo.


Li Guoliang, direktoro pri marko de Changan Qiyuan, rimarkis, ke Tongliang-drako estas konata simbolo de Chongqing kaj esprimas la spiriton de la popolo de Tongliang. Tiu ĉi evento celas ne nur diskonigi tiun nematerian kulturan heredaĵon, sed ankaŭ testi la aŭtojn sub ekstrema klimato. La karavano iras norden, Changan Qiyuan devas teni la kuraĝon de Tongliang-drako por sukcese plenumi tiun taskon.



Post la fino de ceremonio en Harbino, planita en la 29-a de januaro, la karavano iros pli norden al Qiqihar, Hulunbuir kaj, fine, Manzhouli, ĉe la landlimo kun Rusio, por plu provi sin ĉe neĝo kaj glacio.


Tiu longega vojaĝo sub ekstremaj veterkondiĉoj testas la rezist-kapablon de la karavano. Por sukcese plenumi ĝin, la teamo alprenas la pintnivelajn saĝajn ciferecajn sistemojn disvolvitajn de Changan Qiyuan. Tiu ĉi unika mikso de tradicia heredaĵo kun saĝa teknologio antaŭenigos samtempe du gravajn trajtojn de Chongqing.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: iChongqing









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio