Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
BYD liveris aŭton al kabineto de brazila prezidanto
2024-02-01

La 22-an de januaro, ĉina firmao BYD, la plej granda fabrikanto de elektraj kaj hibridaj aŭtoj en la mondo, liveris aŭton por uzo de la kabineto de brazila prezidanto, dum evento en la Palaco Alvorada, kun partopreno de brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva kaj reprezentantoj de la ĉina firmao.



En sia oficiala konto en la socia retejo X, Lula anoncis, ke BYD baldaŭ ekfabrikos elektrajn aŭtojn en la urbo Camaçari de la brazila subŝtato Bahia, kaj laŭdis la ampleksan investplanon de la ĉina firmao en Brazilo.


"Laŭ prognozo, estos kreitaj pli ol 10 mil postenoj kaj estos R$ 3 miliardoj en investoj, kio antaŭenigos lokan ekonomion kaj kontribuos por kresko de produktado de daŭripovaj veturiloj funkciigataj de puraj energifontoj. Brazilo per pli da investoj konstruas la estontecon," deklaris Lula.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Brasil 247








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio