Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ridmevoj venas al Kunming-urbo de Ĉinio en sinsekvaj 40 jaroj
2024-02-01

Ĉiuvintre, granda nombro da ridmevoj flugas alKunming-urbo de Yunnan-provinco en Ĉinio. Plejmulte de ili venas de Siberio, nur por vintrumi en la urbo, kaj poste flugos reen al siaj hejmlokoj por reprodukti kiam printempo venos. Kial ili vintrumas en Kunming jam de sinsekvaj 40 jaroj?





Unue, Kunming havas mildan klimaton kaj agrablan veteron tutjare, kio estas taŭga por ridmevoj. Due, la 12-an de decembro 1985, loka registaro anoncis rimedojn por protektado de ridmevoj kaj priatentigis lokanojn. Iom post iom, lokanoj rigardas ridmev-nutradon kiel ĉiuvintran kutimon. La agado prezentas amikecan kunvivadon inter homoj kaj la naturo.


Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio