Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amikeco tra 40 jaroj
2024-01-31


Saluton al ĉiuj, mia nomo estas Xiao Huoli (Esperante: Fafo) el Ĉinio. Lastatempe mi ricevis novjaran saluton por 2024 de mia amiko Dieter Laboga. Hodiaŭ mi volas kunhavigi kun vi mian rakonton pri li.



Komence de la 1980-aj jaroj, mi eklernis Esperanton kaj legis la Esperantan revuon El Popola Ĉinio. Esperanto estas logika kaj relative facile lernebla. Do, post kelkaj monatoj, mi elpensis la ideon interkomunikiĝi kun eksterlandanoj Esperante.


Dieter Laboga estas germana esperantisto, kaj ni kontaktas unu la alian ĝis hodiaŭ. Kiam ni unue korespondis, li estis 40-jara instruisto de mezlernejo kaj mi estis 20-jara junulo. Nun li estas 87-jara kaj mi estas 66-jara. Nia korespondado daŭras pli ol 40 jarojn, same kiel nia amikeco.



Nia amikeco vidis la reformadon kaj pordmalfermon de Ĉinio kaj eŭropan integriĝon. Mi rakontis al li la grandajn atingojn de la reformado kaj pordmalfermo de mia lando dum pli ol 40 jaroj, kaj li rakontis al mi la efikon de germana reunuiĝo al la socio. Do, ni ambaŭ estas atestantoj de la evoluado de la mondo kaj la tempo.


La internaj idealoj de Esperanto -- paco, bonkoreco, amikeco kaj egaleco -- estas ankaŭ la ĉefaj avantaĝoj de nia jardeka kontaktado. En esperantujo, komunikado kun homoj el diversaj kulturoj, ni povas lerni malsamajn pensmanierojn, kutimojn kaj kulturojn.


Mi deziras, ke junuloj uzu Esperanton por komenci novajn kulturajn interŝanĝojn, kaj havu sian propran amikecon dumvive.


Redaktoro: Sheng Min









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio