Ĉinio remalfermis ambasadorejon en Nauro |
2024-01-30 |
La 29-an de januaro Ĉinio remalfermis sian ambasadorejon en solena ceremonio en Nauro. Reprezentantoj de la dulandaj registaroj komune senvualigis ŝildon de la ĉina ambasadorejo en Nauro. Ĉina diplomatia teamo hisis la nacian flagon de Ĉinio, kio markas, ke la flago estis hisita unuafoje post ĉirkaŭ 19 jaroj en la pacifika insul-lando. La flaghisa ceremonio estis okazigita de teamo respondeca pri restarigo de la ĉina ambasadorejo en Nauro, en konstruaĵo, kie provizore funkcias iliaj oficejoj. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |