Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Homrajta laborgrupo de UN adoptis rekomendojn faritajn al Ĉinio
2024-01-29


La 26-an de januaro, 45-a sesio de la Laborgrupo de Universala Perioda Revizio (UPR) de la Konsilio de Homaj Rajtoj de UN adoptis la rekomendojn faritajn al Ĉinio. Ĉinio partoprenis en la kvara raŭndo de UPR. Ĉina reprezentanto diris, ke la lando pretas kunlabori kun la tutmonda komunumo por firme progresi kaj protekti homajn rajtojn. Ĉinio ludos aktivan rolon en tutmonda administrado de homaj rajtoj, klopodos por komunaj homaj valoroj, subtenos la konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco kaj kunlaboros por krei pli bonan mondon.


Dum la sesio, pli ol 120 landoj alte taksis la progreson de la homrajta afero de Ĉinio, konsiderante, ke la disvolva vojo de Ĉinio pri homaj rajtoj konformas al la landaj kondiĉoj de Ĉinio kaj al la volo de la popolo, kaj donas novajn ŝancojn al landoj, precipe al evoluantaj landoj, sendepende esplori la vojon de homaj rajtoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio