Antikvaj bildoj kaj manskribaĵoj el Turfano |
2024-01-24 |
En la urbo Turfano de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio troviĝas pluraj arkeologiejoj, kie estis elfositaj antikvaĵoj de granda historia valoro, inkluzive de bildoj kaj manskribaĵoj en malsamaj lingvoj, kiuj registras informojn pri kutimoj, socia vivo, religio kaj pluraj aliaj trajtoj de la homoj, kiuj vivis tie en antikveco. Jen sube kelkaj manskribaĵoj konservataj en la Turfana Muzeo. Ĉinlingva registro pri aĵoj uzitaj por entombigo de virino en la jaro 433 a. K., elfosita en la tombejo Yanghai en 2006 Fragmento de budhisma pentraĵo elfosita en la kavernaro Bezeklik en 1980 Fragmento verkita en la brahmia skribsistemo, elfosita en la kavernaro Bezeklik en 1980 Leteroj en la ujgura, elfositaj en la kavernaro Bezeklik en 1981 Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |