Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jonny M "petolas" en sia nova albumo!
2024-01-22

Oficiale aperinta la 5-an de januaro, Petolas, nova albumo de Jonny M, estas signo de favora aŭspicio por Esperanta muziko en 2024. Mi tion asertas ne nur pro tio, ke la tria albumo de Jonny M estas delonge atendata de la publiko, sed ankaŭ pro ĝia kvalito kaj, plej grave, pro la evoluo de lia muziko.



De la komenco, Jonny M fariĝis konata en esperantujo pro sia muzikstilo miksante regeon kaj repon. Lia muziko alportis ion novan al Esperanta muzika sceno kaj li fariĝis tre ŝatata de la publiko.


En lia pasinta albumo, Kreaktiva, aperigita en 2017, lia muziko estas iom pli rafinita, sed esence ne estis multe da novigo kompare kun la "kruda" mikso de Regestilo kaj Pli ol Espero. Alivorte, la stilo, kiu igis Jonny M konata en esperantujo, estis jam preskaŭ foruzita kaj nova albumo postulus ion novan por sin distingi de la pasintaj.


La karieroj de multaj muzikistoj finiĝis en tiu ĉi momento, kiam ili ne plu sukcesis eksperimenti novajn sonojn por disvolvi sian muzikon. Tiusence Petolas estas ekzameno, kiun Jonny M devis trapasi por firmigi sin kiel unu el la plej gravaj artistoj en nuna Esperanta muzika sceno, kaj per aldono de sudamerikaj sonoj al la mikso li sukcesis esti aprobita en tiu ekzameno, pruvante sian kreemon kaj novigkapablon.


La melodioj de "Propra Plaĉo" kaj "Veneno" estas la plej "sudamerikecaj" en la albumo. La teksto de tiu lasta, cetere, enhavas temon profundan kaj kompleksan, kiu estas bone disvolvita de la aŭtoro.


"Verkas Mi Regeon" kaj "Ĉiam Mankas Tempo" havas regeecan melodion pli similan al tiu de kelkaj kantoj de pasintaj albumoj de Jonny M. La unua temas pri la amo de Jonny M al regeo, dum la dua kritikas la nunan vivstilon, kiu devigas al homoj tro labori kaj lasas ilin sen tempo por ĝui la vivon.


La soci-politika kritikemo de Jonny M ankaŭ aperas en la kanto "Legalizu", pri la bezono laŭleĝigi komercon kaj konsumadon de kanabo. Tiu temo ofte aperas en diskutoj de malsamaj rondoj, do estas malfacile disvolvi ion originalan pri ĝi, sed Jonny M sukcesis! Aliflanke, tiu ĉi kanto meritas pli bonan melodion.


Pluraj kantoj de tiu ĉi albumo temas pri amo aŭ amrilatoj: "Danĝeras" temas pri la danĝero enamiĝi. "Dancu Malrapide" havas tre bone faritan melodion, kun simpla teksto pri flirto dum dancado. "Ie en la Mondo" havas profundan kaj bone verkitan tekston pri la angoro kaj la duboj, kiujn ni sentas dum serĉado de tiu speciala homo destinita esti nia amato por tuta vivo, kaj la teksto bone agordiĝas kun ĝia korbata melodio.


"Hej DĴ" kaj "La Bambo" estas du petolaĵoj de Jonny M: En la unua li fanfaronas peti al DĴ ludi lian muzikon; en la dua, li ŝercas pri la tradicio danci La Bambon dum IJK. "Vitamino D", alia kanto de la albumo, ankaŭ rilatas al IJK, emfazanta gajan etoson, dum homoj amuziĝas sub la suno.


Alia grava punkto de la albumo estas la kanto "Nia Familio", partnerece kun Tim Gallego, pri temo tre ŝatata de Jonny M: Paco, solidareco kaj amikeco inter la homaro. En la mondo kun tiom da konfliktoj kaj malfido inter homoj kaj landoj, gravas alporti tiun mesaĝon, ke ni ĉiuj estas anoj de la sama homa familio.


Ŝatantoj de Jonny M longe atendis tiun ĉi albumon, sed la atendado valoris la penon: Lia muziko multe evoluis kaj li pruvis sian kapablon reinventi sian muzikon kaj eksperimenti per novaj sonoj kaj stiloj.


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la albumon en bitversio aŭ KD: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jonny-m-205/3-petolas.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio