Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekinanoj ĝuis Laba-feston en la templo Dongyue
2024-01-19

La 18-an de januaro la templo Dongyue en Pekino celebris Laba-feston, kiun oni festas en la oka tago de la lasta monato laŭ la tradicia ĉina lunkalendaro. Ĝi markas la komencon de la celebrado por bonvenigi la ĉinan novjaron. En la ĉina lingvo "la" sigfinas la 12-an monaton laŭ la ĉina lunkalendaro, dum "ba" signifas ok. En la templo Dongyue, kie troviĝas la Pekina Folklora Muzeo, estas longa tradicio disdoni laba-kaĉon al homoj en tiu dato, kaj tio allogas multajn homojn. Ĉi-foje laboristoj de la muzeo kuiris pli ol mil porciojn de laba-kaĉo por disdonado. 






 Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio