Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aŭt-eksporto de Ĉinio ĉampioniĝis
2024-01-19

La 12-an de januaro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon pri la situacio de importado kaj eksportado en 2023. Laŭ statistiko, la eksporta nombro de aŭtoj de Ĉinio atingis 5.22 milionojn, kun jara kresko je 57.4%.


Lastatempe, usona amaskomunikilo Wall Street Journal publikigis artikolon pri tio, ke la aŭt-eksporto de Ĉinio kreis rekordon en 2023. Inter ili, tradiciaj fuelveturiloj daŭre estas la ĉefa movforto de vendado. Dume, kreskanta postulo de Rusio estas alia faktoro de kresko. Laŭ la analizo de la artikolo, tio markas gravan ŝanĝiĝon en tutmonda aŭtoindustrio.


Nun, la kresko de la aŭt-eksporto de Ĉinio ankaŭ rilatas al la disvolviĝo de novenergiaj veturiloj. Franca amaskomunikilo France Internationale diris, ke en la lastaj jaroj la merkato de elektraj veturiloj de Ĉinio kreskis rapidege. Laŭ datumoj de analiza firmao Canalys, 59% de la elektraj veturiloj estis vendataj ene de Ĉinio en 2022. La vasta merkato kaj ĝia granda postulo kreis favorajn kondiĉojn por la disvolviĝo de elektraj veturiloj en Ĉinio.


La amaskomunikilo Agence France-Presse raportis, ke Ĉinio fariĝis la plej granda aŭtoeksportanto de la mondo pro sia gvida rolo en la kampo de elektraj veturiloj. En Ĉinio aperis dekoj da novaj markoj ĉi-kampe en la lastaj jaroj, inkluzive de BYD. En decembro de la pasinta jaro, BYD denove fariĝis la ĉampiono pri vendado de elektraj veturiloj (la mombro superis 340 000), pli multe ol Tesla de Usono (pli ol 94 000 veturiloj).


Fakte, la rapida populariĝo de ĉinaj aŭtoj koncernas al la fido de entreprenoj pri ekonomia disvolviĝo de Ĉinio kaj subteno de teknologia novigo. La aŭtoindustrio estas teknik-integra industrio, kaj novigo estas la ŝlosilo por konservi internacian konkurencpovon. Tial necesas daŭre zorgi pri investo kaj atingoj de ĉinaj aŭtomobilaj kompanioj.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio