Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UN emisios poŝtmarkserion por la Draka Jaro de Ĉinio
2024-01-18

En la 19-a de januaro, por festi la alproksimiĝantan Drakan Jaron laǔ la tradicia ĉina lunkalendaro, la Poŝta Administracio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) emisios specialajn poŝtmarkojn.



La poŝtmarkserio havas 10 pecojn, kaj ĉiu kostas 1.5 usonan dolaron. La bildo sur la liva peco estas la emblemo de UN, kaj drako kun nubaro, desegnita de ĉina artisto Pan Hu, aperas sur la dekstra peco.


En majo 2010, la administracio komencis emisii seriajn poŝtmarkojn pri la 12 simbolaj bestoj de Ĉinio, ĝis 2021 ĝi jam emisiis 12. La ĉi-jara, por la Draka Jaro, estas la 3-a poŝtmarkserio de la dua dekdujara ciklo.


Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio