Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Magiisto" kaj Esperanto
2024-01-16

Lastatempe El Popola Ĉinio (EPĈ) intervjuis sinjoron Bernd SCHÖNBERNER, germana esperantisto.



EPĈ: S-ro Bernd, kiel malnova amiko de ĉinaj esperantistoj, ĉu vi povas prezenti vian sperton pri Esperanto-lernado?


Bernd: En la 1980-aj jaroj miaj bogepatroj renkontis estrojn de la lernejo BONA ESPERO por orfoj en Alto Paraiso, Brazilo dum trajnvojaĝo. Ili invitis miajn bogepatrojn viziti tiun lernejon. Post la vizito miaj bogepatroj estis tiom entuziasmaj pri la valora laboro kun la malriĉaj infanoj en la lernejo, ke ili kaj ni subtenis la laboron per donacoj kaj mono. La agado de miaj bogepatroj impresis min. Mi kaj mia edzino eklernis Esperanton kaj ankaŭ aranĝis vojaĝon por viziti la lernejon BONA ESPERO.


EPĈ: Laŭ mia informo, la lernejo BONA ESPERO estis fondita de brazilaj esperantistoj. En Ĉinio ankaŭ troviĝis E-volontuloj invititaj al tiu lernejo. Ĉu vi povas prezenti rilatajn informojn?


Bernd: La lernejo BONA ESPERO estis fondita de brazilaj esperantistoj. La infanoj estis instruitaj laŭ la brazila lerneja instruplano. Esperantistoj el la tuta mondo ofte iris por viziti aŭ volontule por helpi. La infanoj lernis Esperanton samtempe.Mi kaj mia edzino subtenis la laboron en BONA ESPERO dum multaj jaroj. Ekzemple, ni sendis pakaĵojn kun vestaĵoj kaj ludoj por la infanoj. Mi donacis mian kotizon kiel magiisto al la lernejo. Sed bedaŭrinde la lernejo estis fermita antaŭ 10 jaroj.


EPĈ: Via hobio estas magio. Kiam vi eklernis ĝin? Ĉu vi havas interesajn rakontojn pri magio?


Bernd: . Magio povas ekzerci kunordigon de cerbo, manoj kaj okuloj precipe plialtigi la kapablon koncentri mian tutan atenton sur ion kaj memoron. Mi kaj mia edzino partoprenis en multaj E-tendaroj kaj UK-oj, kaj mi ofte prezentis magiajn programojn en tiuj eventoj.


Kiel infano mi estis fascinita de malgrandaj magiaj lertaĵoj de mia avo.Mi faris mian unuan publikan aperon ĝis mia filo Till estis en infanĝardeno.Tie mi sukcese faris magion antaŭ multaj infanoj. Ĉi tio fariĝis pli kaj pli mia nova hobio.


Mi baldaŭ havis kontakton kun aliaj magiistoj kaj lernis novajn magiajn trukojn el libroj. Poste mi ankaŭ povis kontakti esperantajn magiistojn per la "jarlibro".


Mi kaj mia edzino partoprenis al multaj Esperanto-eventoj, kie mi ĉiam montris etan magian programon. Kaj mi eĉ faris magion ĉe la 88-a UK en Gotenburgo, Svedio.


EPĈ: Ne nur vi kaj via edzino povas paroli Esperanton, sed ankaŭ viaj du filoj esperantistiĝis, kaj unu el viaj filoj iam lernis la ĉinan lingvon.


Bernd: Jes fakte miaj familianoj formas E-familion. Miaj du filoj en knabeco eklernis Esperanton. Mia pliaĝa filo Till partoprenis komencan kurson por infanoj kaj renkontis multajn amikojn. Jaroj poste li estis unu el organizantoj de renkontiĝoj de junaj germanaj esperantistoj. En 2000 li partoprenis en la 56-a IJK en Hongkongo. Antaŭ pli ol dek jaroj li lernis la ĉinan lingvon helpite de junaj esperantistoj en Ĉinio kaj vivis en Jinzhou-urbo. Kaj poste li laboris en Ĉinio kaj edziĝis kun amikino el Ĉinio. Nun ili jam havas filinojn kaj vivas en Ĉinio kaj Germanio.


EPĈ: Viaj familianoj starigis striktajn rilatojn kun Ĉinio kaj vizitis Ĉinion kelkfoje. Kio estas via impreso pri Ĉinio?


Bernd: Mi tre ŝatas vian landon. En 2003 mi kaj mia edzino unuafoje vizitis vian landon. Ruixiang kaj Limin akompanis nin viziti la Grandan Muron, Someran Palacon, Malpermesitan Urbon en Pekino. Kompreneble ni ĝuis bongustajn manĝaĵojn, ekzemple, rostita anaso. Tiam mi okazigis simplan magian programon por amuzigi amikojn en E-instanco.  


En 2004 ni ĉeestis la 89-an UK refoje en Pekino. Sed ĉi-foje ni aliĝis al turisma grupo por viziti Guilin kaj Xi'an, kie ni vidis belajn pejzaĝojn kaj antikvajn urbetojn.  


En mia impreso mi sentas, ke ĉinoj estas gastamaj, entuziasmaj kaj simplaj. Mi havas plurajn amikojn el Ĉinio, kiuj eĉ vizitis mian hejmon en Germanio. En la lastaj jaroj mi ankaŭ vizitis Ŝanhajon, Hangzhou kaj Suzhou. Mi esperas, ke iam mi refoje vizitos Ĉinion.










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio