Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
De kie venas fonto por ekstera komerco de Ĉinio?
2024-01-15

La donitaĵoj publikigitaj lastatempe de ĉina dogano pruvis, ke en 2023 la ekstera komerco de Ĉinio estis sume je 41.76 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 5.87 duilionoj da usonaj dolaroj), kaj espereble okupos la unuan lokon de tutmonda vara komerco en sinsekvaj 7 jaroj. Leviĝa kurbo montras tendencon de la ĉina ekstera komerco. Laŭ prognozo de la Monda Komerca Organizo, en 2023 la kvoto de ĉina eksportado en la internacia merkato tenas relative altan nivelon de preskaŭ 14%. 


Estas pli grava la marŝado de "fabrikita en Ĉinio" al "kreita de Ĉinio", kio donis novan movforton al eksportado. En 2023 eksportado de ĉinaj sendependaj markoj kreskis je 9.3%. Respondeculo de sciencteknika entrepreno diris, ke ilia tridimensia skanilo estis vendita al pli ol 150 landoj kaj regionoj de la mondo. Ĉinio alportis al la mondo ne nur produktojn, sed ankaŭ oportunojn por kunlaboro kaj kungajno.


Laŭ vidpunkto de importado, influate de malleviĝa tendenco de komercaĵa prezo, la importado de Ĉinio iom malkreskis. Tamen la kvanto de importado kreskis je 2.9%. De nafto, naturgaso kaj mineraloj kaj aliaj primaraj materialoj al karakterizaj manĝaĵoj, ciferecaj maŝinoj al translanda elektra komerco, pluraj sektoroj montras kontinuan leviĝon de produktado, daŭran prosperon de konsumado de Ĉinio kaj senĉese ellasis superecon de grandega merkato.


De kie venas la fonto de ĉina ekstera komerco? Lastatempe la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj organizoj sinsekve altigis sian anticipon pri ekonomia kresko de Ĉinio en 2023. Laŭ ilia prognozo, la kontribuo de Ĉinio al la monda ekonomia kresko en 2023 superos 30%, Ĉinio ankoraŭ estas la plej granda motoro de la monda ekonomio. Kontinua leviĝo kaj bona tendenco de la ĉina ekonomio ĝuste stimulas postulon pri importataj produktoj kaj antaŭenigas eksportadon. Sur tiu bazo, serio da novaj oportunoj de altnivela malfermo plivastigos novan merkaton kaj novajn kampojn de eksterkomerca kunlaboro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio