Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina kuracistino rekonstruis la nazon de afrika knabino
2024-01-15

Antaŭ 49 jaroj, malzorgema azeno formordis nazon de 2-jara alĝeria knabino Bouammouch Kheira, kiam ŝi volis nutri ĝin per herboj en la mano. Antaŭ 39 jaroj, 50-jara Li Jinrong, kuracistino de la Ĉina Medicina Helpa Teamo al Afriko, venis al Alĝerio kaj plenumis la unuan nazorekonstruan operacion de Afriko al la knabino, kaj fariĝis "ĉina panjo" de Bouammouch Kheira.



En marto 1985, pro ventra doloro 12-jara Bouammouch Kheira iris al hospitalo, kie laboras ĉinaj kuracistoj, en la Mascara-provinco de Alĝerio. Unu el la kuracistoj en la teamo rimarkis la vizaĝon de Kheira kaj kondukis ŝin al la ĉambro de Li Jinrong.



La rekonstruo de ŝia nazo postulis kvar operaciojn dum du monatoj. Multaj homoj vizitis la hospitalon por vidi la unuan tian proceduron en Afriko.



En la 19-a de decembro 2023, Stomatologia Hospitalo de Wuhan-a Universitato, de kie Li Jinrong emeritiĝis, okazigis spertokundividan kunvenon por festi la 60-jariĝon de medicina helpado al Afriko. Surloke, 89-jara Li Jinrong kaj 51-jara Kheira rebrakumis unu la alian post 40 jaroj, transirinte milojn da kilometroj.



De kiam Ĉinio sendis sian unuan medicinhelpan teamon al Alĝerio en 1963, preskaŭ 30 mil kuracistoj/fojoj liveris kuracadon al preskaŭ 300 milionoj da pacientoj en 76 landoj kaj regionoj tra la mondo.


Nun 57 ĉinaj medicinaj teamoj provizas medicinajn servojn en 56 landoj. Estas pli ol 100 medicinejoj kaj pli ol 1 000 ĉinaj teamanoj laboras por homoj de evoluantaj landoj. Ĉina medicina helpo al femdlandoj daŭras longe, kovras vastan lokon kaj liveras multajn medicinajn servojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio