Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ardas aĉetado de memormonero kaj monbileto festantaj la Jaron de Drako
2024-01-12

La 9-an de januaro, oni komencis konverti memormonerojn kaj memormonbiletojn emisiitajn por festi la Jaron de Drako. La periodo por konvertado daŭras de la 9-a kaj ĝis la 15-a de januaro.




Komenciĝis la antaǔmendo de tiuj memormoneroj je la 22-a kaj duona horo de la 3-a de januaro. Kaj je la 24-a horo de la sekva tago, ili estis plene formenditaj.


Laǔ informoj, la sumo de la memormonero farita el dukolora kupra alojo por la Jaro de Drako egalas al tiuj por la jaroj de tigro kaj leporo, je 120 milionoj. Sed nun ŝajnas, ke mendado de memormoneroj kaj memormonbiletoj por la Jaro de Drako estas pli varma. Kial?


Pluraj intervjuitoj diris, ke la Jaro de Drako okupas pli gravan lokon en la tradicia ĉina kulturo, kaj ili kredas, ke tiuj moneroj alportos bonŝancon por la venonta jaro. Krome, estas la unua fojo, ke la ĉeftero de la Ĉina Popola Respubliko emisiis memormonbileton por la Jaro de Drako. La Centra Banko de Ĉinio emisiis sesfoje memormonbiletojn por la 50-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1999, la alveno de la jaro 2000, la okazigo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, la atingoj de Ĉinio en kosmo en 2015, la 70-jariĝo de la emisio de juanoj en 2018 kaj la okazigo de Vintraj Olimpikoj en Pekino en 2021.


Redaktoro: Gao Shuyuan









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio