La unua granda krozoŝipo produktita de Ĉinio plenumis sian inaŭguran vojaĝon |
2024-01-09 |
Lastatempe, la unua granda pasaĝera krozoŝipo ADORA CRUISES, produktita de Ĉinio, plenumis sian inaŭguran vojaĝon. La krozoŝipo longas je 323.6 metroj. Kun totala tunaro de 135 500 tunoj, ĝi havas 2 125 luksajn gastoĉambrojn kaj apartamentojn, kaj povas maksimume enteni 5 246 pasaĝerojn. En la inaǔgur-vojaĝa sezono ekde la 1a de januaro, ĝi veturas de Ŝanhajo al Japanio, la Korea Respubliko kaj aliaj nordorientaziaj turismaj cellokoj. La prezo de la vojaĝo varias inter 2 000 juanoj (279 usonaj dolaroj) al 10 000 juanoj (1 397 usonaj dolaroj). Estontece ĝi liveras servon al sudorientaziaj cellokoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |