Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novjara Mesaĝo por 2024 de la Prezidanto de UEA
2024-01-02

Fine de 2023 mi skribas de Ĉinio, kie mi ĵus ĉeestis imponan ceremonion por celebri la 10-an datrevenon de la fondiĝo de la Internacia Esperanto-Muzeo en la Universitato de Zaozhuang. Tiu okazo simbole memorigis pri la signifaj atingoj de la pasinta jardeko aldone al tiuj de la lasta jaro. Unika muzeo enhavanta ekspozicion kaj riĉan kolekton pri la historio, progreso kaj aktuala uzado de nia lingvo, subtenata de ŝtato kaj institucio per kunlaboro de universitato kun ĉeestantaj klarvidaj administrantoj, antaŭaj kaj aktualaj, kaj aktiva Landa Asocio de UEA, la Ĉina Esperanto-Ligo. Ĝiaj membroj kuniĝis kun lokaj partoprenantoj de la universitata komunumo, kies ducentopa publiko plenigis la belan aŭditorion. Studentoj de la Esperanto-fako de la Universitato ĝoje sin prezentis per filmo kaj kantado, kaj poste renkontiĝis kun mi kiel reprezentanto de UEA por dialogi en klara Esperanto pri iliaj demandoj rilate nian Asocion kaj la estontecon de nia lingvo. Kuraĝiga evento por niaj ĉinaj samideanoj kaj ĉiuj el ni.


Tiu relative lastatempe iniciatita centro okupos post du jaroj la duan etaĝon de biblioteko konstruata en tutnova kampuso de ĝia universitato, kies internacia instituto antaŭenigas la studadon de lingvoj inkluzive Esperanton, kaj interŝanĝon de studentoj el multaj landoj. Anonciĝis dum la ceremonio ke en salono en la nuna kaj estonta Muzeo estos videbla nomŝildo indikanta "Azia Biblioteko de Universala Esperanto-Asocio" por indiki la apogon de UEA al kreskigo de tiu plej signifa kolekto en Azio kiu servos al studentoj, esploristoj kaj esperantistoj ne nur en tiu kontinento sed en la tuta mondo.    


Paralele al tiu atingo la arĥivo de UEA trovis profesie prizorgatan hejmon en ŝtata institucio de Aŭstrio en Vieno, kies laboro estis ĵus raportita en nia revuo kaj en nia plene sukcesinta 4-a Virtuala Kongreso. La Biblioteko Hector Hodler de UEA trovis sian hejmon en Varsovio kiel agnoskita parto de la nacia heredaĵo en la Nacia Biblioteko de Pollando.


Nia lingvo kaj movado rezulte allogis ĉiam pli da serioza atento en la universitata mondo kaj en internaciaj rondoj, kie ni ĝuis signifan rekonon kun partneroj en la laboro de UN kaj Unesko kaj iliaj ne-registaraj organizaĵoj (NROj). Niaj atingoj montris, ke ni sekvu tiun vojon de servado al la internacia komunumo kiel parto de nia strategia laborplanado por 2024 kaj la sekvantaj jaroj. Kiam ni servas al aliaj grupoj por iliaj pozitivaj kunlaborige pacemaj celoj, tiuj notas nian aktivan engaĝiĝon, pretas publike agnoski nian rolon (Esperantlingva "Dankon" sekvis la ĵusan prezentaĵon antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unesko de nia Estrarano François Lo Jacomo), kaj pli emas subteni projektojn kiuj servas ankaŭ niajn interesojn. Ne plu validos kritikoj ke ni interesiĝas nur pri ni mem kaj ne pri aktiva kontribuado al progreso en nia mondo.


Eksteraj rilatoj estas grava kolono en nia KIRI, la ĵus lanĉita aliro al la defioj kaj oportunoj kiuj invitos nian atenton en 2024 kaj pli longdaŭre. Kunlaborado estas alia. Se ni ne kapablos labori en konkordo (mi tion citas de la vortoj de d-ro Zamenhof, kiun ni aparte memoras en ĉi tiu momento pro lia unika lingva kaj idea kontribuo al la mondo), ni nenion povos atingi en la aliaj kampoj. Informado kaj komunikado ricevos apartan atenton en la venonta jaro, kaj nia komisiito Lu Wunsch-Rolshoven jam komencis atentigi pri niaj bezonoj kaj ni atendu konkretajn planojn. Nia pli intima kunlaborado kun TEJO kaj kun ILEI rezultigu pli da apogo al la Instruado (plia laborkampo) kaj lernado de nia lingvo, sen kies aktiva atento ne povos kreski nia komunumo kun ĝia pli efika servado al la mondo.


Mi finas per elkore profunda danko al ĉiu membro (kaj ĉiu ĝisnuna ne-membro kiun ni invitas aktive al nia laboro!) kunmarŝanta por la donaco de nia idealo al la kunloĝantoj de nia terglobo. Ni havas tute unikan okazon por subteni nian aferon en 2024. Afrikanoj jam alportis la necesan plijuniĝon de niaj rondoj. Ni tion subtenu kiel esencan progreson por la estonteco per nia amasa ĉeestado de la UK en Afriko kaj financaj kontribuoj por venigi maksimuman Kongresanaron el niaj jamaj aktivuloj. Tiucele ni jam ricevis anoniman donacon de individuo de 10 000 eŭroj. Se ni tion multobligos, nia laboro en Afriko kaj tutmonde povos ricevi fortan impeton. Kaj vi mem havos dumvivajn memorojn pri la elstaraj belaĵoj de nia elektita lando, Tanzanio, kiu nature (dusence!) allogas vizitantojn el la tuta mondo por unu el iliaj plej signifaj vivspertoj.


En la venontaj numeroj de la revuo, vi ricevos informojn pri kiel aliĝi individue al la novaj projektoj de nia strategia laborplano, kiu evoluos surbaze de viaj rekomendoj en nia enketilo. Mi deziras al ĉiuj vibrante ĝojan 2024, laborante en konkordo por certigi per la pli vasta uzado de nia lingvo pli kompreneman kaj pli pacan mondon!


Duncan Charters (prezidanto de UEA)








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio