Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈEL en Pekino okazigis la 1-an Kurson por Kulturi Junajn Aktivulojn
2024-01-02


La 22-an de decembro inaŭguriĝis en Pekino la 1-a Kurso por Kulturi Junajn Aktivulojn, organizita de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). La trejnado al 35 junaj kaj mezaĝaj esperantistoj el 19 provincoj kaj urboj tra la lando daŭris tri tagojn. La trejnado estis farita de sume dek du invititoj, inkluzive de Liu Dawei, vicprezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG) kaj prezidanto de ĈEL, Tan Xiuzhu, eksprezidanto de ĈEL, Zhang Hua, direktoro de la Internacia Junulara Interŝanĝ-centro.


Dum la trejnado



La unuan prelegon donis Liu Dawei, kun la temo "Misio kaj respondeco de junaj esperantistoj en nova epoko". Li diris, ke junaj kaj mezaĝaj esperantistoj devas heredi la diligentecon kaj sindonemon de veteranoj. La disvolvado de Esperanto havas fundamenton, defiojn kaj ŝancojn, do la juna generacio devas memfidi, altigi sian nivelon kaj aktivulan kapablon, kaj ludi sian rolon en la disvastigo, interŝanĝo, popularigo kaj edukado de Esperanto, kaj rakonti ĉinan rakonton pri ĉinstila modernigo, homara komunumo de komuna estonteco kaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj. ĈEL ege substrekas la konstruadon de la junulara Esperanto-teamo. Revigligi la ĉinan Esperanto-aferon postulas, ke gejunuloj surŝultrigu al si la respondecon. Ni esperas, ke pli da junaj aktivuloj montros sian talenton en la Esperanta afero kaj estiĝos pli da ĉinaj junaj Esperanto-gvidantoj sur la internacia scenejo kiel eble plej baldaŭ.



Li Weilun, iama konstanta komitatano de ĈEL, eksprezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj vicprofesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, prelegis en la temo "Rolo de ludoj en Esperanta instruado". Li enkondukis pli ol kvardek instruajn ludojn, kiujn li resumis dum jardekoj da praktikado. Li disponigas ne nur interesajn lernometodojn por Esperanto-lernantoj, sed ankaŭ spertojn por trejnado de la aktivuloj de la kurso, kiuj jam okupiĝis aŭ eble okupiĝos en Esperanto-instruado.


Xiao Huoli, komitatano de ĈEL kaj vicprezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, prelegis kun la temo "Esperanto kaj homara komunumo de komuna estonteco" por helpi lernantojn pli bone kompreni kiel uzi Esperanton por antaŭenigi la konstruadon pri homara komunumo de komuna estonteco. Li analizis la similecojn inter Esperanto kaj la koncepto, kiel internacia potenco, komunaj interesoj, daŭripovo kaj tutmonda administrado. Li diris, ke Esperanto povas helpi konstrui komunumon por la homaro en tri flankoj: disvastigi la koncepton; plifortigi komprenon kaj komunikadon inter landoj, kunordigi internaciajn rilatojn kaj konstrui "tutmondan mekanismon" por solvi la tutglobajn problemojn; kaj helpi lingvouzantojn kulturi la homarfamilian senton de unueco kun komunaj interesoj, ke homoj estu inkluziva kaj amika.



Zhang Hua, direktoro de la Ĉina Internacia Junulara Interŝanĝa Centro, prelegis kun la titolo "Nuna situacio kaj defioj de internacia junulara interŝanĝo" kaj klarigis la taskojn por ĉina junularo de la nova epoko. Li diris, ke internaciaj junularaj interŝanĝoj estas grava parto de interŝanĝoj de politikaj partioj, registaro kaj popola diplomatio. Tiaj interŝanĝoj portas malsamajn historiajn misiojn en malsamaj tempoj. En la nova epoko, nia ĉefa misio estas akceli reciprokan konfidon kaj kunlaboron inter ĉinaj kaj eksterlandaj junuloj kaj ligi kulturan, ekonomian kaj komercan kunlaboron. Li esperas, ke junaj esperantistoj povos kapti epokan ŝancon kaj kunlabori kun la centro por partopreni diversajn kampojn de junularaj interŝanĝoj.



Tan Xiuzhu, eksprezidanto de ĈEL, prelegis kun la titolo "Mia Esperanta vivo". Per sia persona Esperanto-vivo, ŝi rakontis la dumvivan sindediĉon por internacia komunikado kaj eksterlandaj interŝanĝoj. Ŝi prezentis al la juna generacio la efikecon de Esperanto kiel ponto en la kampo de internacia komunikado: "El Popola Ĉinio" (EPĈ) estis disvastigita en pli ol 100 landoj; belga leganto donacis sian tutan heredaĵon al EPĈ; legantoj alportis florojn kaj brakumojn en UK okazigita en Pekino. La rakontoj de Tan montras al lernantoj la ĉarmon kaj influpovon de Esperanto, kaj la unikan riĉecon kaj valoron de dumviva kontribuo al la Esperanta afero.



Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL, prelegis pri "Efika rolo de societoj en disvolviĝo de Esperanto". Laŭ la perspektivo de kultivado de Esperanto-aktivuloj, ŝi helpis al gejunuloj bone koni la principojn, kiujn oni devas sekvi dum organizado de societoj kaj farado de altkvalita Esperanto-aktivado. Ŝi diris, ke la evoluo de asocioj devas esti gvidata per realigo de la celo de organizo kaj servado al la lando kaj socia evoluo, kaj la agado de la asocioj devas esti planitaj por la evoluo. Ŝi prenis la ekzemplojn de Biciklista Esperantista Movado Internacia, Nordamerika Somera Esperanto-Lernejo, Someran Esperanto-Programado kaj aliaj internaciaj aktivadoj interesaj al junuloj, por prezenti al ili kiel organizi altkvalitajn, riĉajn kaj interesajn aktivadojn.



Gong Xiaofeng, konstanta komitatano de ĈEL,  estrarano de Universala Esperanto-Asocio kaj la Internacia Esperanto-Instruista Asocio, faris interretan prelegon "Enkonduko al internaciaj instruadoj kaj instrumetodoj de Esperanto". Ŝi atentigis, ke Esperanto-instruado estas baza kaj nemankenda laboro por antaŭenigi kaj disvolvi Esperanton. La nivelo de Esperanto-instruistoj estas ŝlosila por determini la evolunivelon de Esperanto. Ŝi diskonigis la interretajn lerno-rimedojn kaj eksterretajn interesajn agadojn provizitajn de la hodiaŭaj ĉefaj Esperanto-instruaj organizoj por helpi lernantojn plivastigi siajn lernovojojn. Ŝi ankaŭ komparis la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de diversaj internacie popularaj Esperanto-instrumetodoj por helpi junajn instruistojn elekti taŭgajn instrumetodojn. Gong ankaŭ resumis por Esperanto-instruistoj la aferojn, kiujn oni devas atenti instruante Esperanton.



Zhao Jianping, honora komsiliano de ĈEL, eksdirektoro kaj ĉefa anoncisto de la Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia, prelegis kun la temo "Vojaĝi tra la mondo per Esperanto" kaj diskonigis siajn spertojn de scii kaj lerni Esperanton, partopreni en Esperanto-elsendaj laboroj, kaj vojaĝi per Esperanto tra la mondo. Li rakontis pri kompilado de 365-taga lernolibro farita de veterano por li kaj helpado al li por elekti Esperantajn materialojn. Antaŭe li laŭtlegis dum 4-6 horoj ĉiutage en la unua jaro de laboro, kaj iom post iom li kreskis, kaj povis legi tuj kiam li ricevis la manuskripton kaj samtempe korekti erarojn dum legado. Li ankaŭ rakontis kiel li partoprenis en UK, intervjuis Esperantajm famulojm kaj vojaĝis la mondon per Esperanto... Per tiuj viglaj ekzemploj, li diskonigis al ĉiuj la lern- kaj labormetodojn de Esperanto, liaj spertoj montris ankaŭ la buntan mondon, kiun estigis Esperanto-lernado kaj laboro.



Wang Tianyi, kontrolisto de ĈEL, prezidanto de Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio kaj honora prezidanto de Xi'an-a Esperanto-Asocio, prelegis pri "Neŝancele per Esperanto servi ekonomian konstruadon -- kelkaj spertoj de ekonomia kaj komerca praktikado". Kunigante sian multjaran praktikan sperton en ekonomio kaj komerco per Esperanto, li diris, ke uzi Esperanton por fari internacian komercadon havas la avantaĝojn por alta sekureco, larĝa distribuo de partneroj, kaj malalta ebleco esti limigita pro politikaj kialoj. Li kuraĝigis ĉiujn bone lerni Esperanton, kulturi pioniran spiriton, konstrui propran reton de ekonomiaj kaj komercaj partneroj, kaj uzi Esperanton por servi la ekonomian konstruadon de la lando kaj antaŭenigi la konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco.



Sun Mingxiao, konstanta komitatano de ĈEL kaj fakulo de Esperanto-Muzeo en Zaozhuang, prelegis pri "La aspiro kaj misio de Esperanto". Per detalaj historiaj materialoj, li gvidis la studentojn revizii la formiĝon de la idealoj de Esperanto kaj la apero kaj evoluo de la principo de neŭtraleco de Esperanto. Kiam Esperanto naskiĝis, esperantistoj el diversaj landoj iom post iom disvastigis la lingvon en diversajn landojn, tio montras la saĝon kaj persistemon de la maljuna generacio por la evoluo de Esperanto. Lia instruado ne nur helpis lernantojn kompreni la originan aspiron kaj mision de Esperanto, sed ankaŭ vekis ilian intereson plu esplori la historion kaj kulturon de Esperanto.



Yu Jianchao, kontrolisto de ĈEL kaj prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, prezentis la riĉan kaj diversan Esperanto-kulturon kun la titolo "Esperanto -- historia recenzo el multkultura perspektivo". Ŝi citis la paroladon de Duncan Charters, prezidanto de UEA, kaj atentigis, ke en la nuna tempo, Esperanto funkcias kiel ponto de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado, la kernaj konceptoj de Esperanto helpas uzantojn akcepti multkulturismon kaj pli bone senti kulturan riĉecon. Ni devas respekti kaj kompreni kulturajn diferencojn kaj ĝui la riĉecon kiun tiuj diferencoj alportas. La lingvo meritas esti proponita kiel kultura interŝanĝa helpilo. Ŝi atentigis, ke Esperantaj literaturaj verkoj havas specialan valoron, ĉar la aŭtoroj aŭ la verkoj mem havas diversajn kulturajn fonojn kaj portas kulturan diversecon. Ŝi esperas, ke la lernantoj ne nur bone lernos la lingvon, sed ankaŭ fariĝos homoj kun "Esperanto-kulturo" kaj ĝuos la kvar unikajn plezurojn el Esperanto: la ĝojo de konversacio kaj amikiĝo, la ĝojo esti inspirita de la misio, la ĝojo de komunuma aparteneco, kaj la ĝojo de vivstilo diverseca kaj amuza.



Wang Hanping, vicdirektoro de la Azi-Pacifika Komunika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL, faris resuman paroladon. Li diris, ke ĉi trejnkurso estas la realigo de la spirito emfazita de Du Zhanyuan, prezidanto de la grupo, en la 14-a Ĉina Kongreso de Esperanto por kultivi kaj altiri junajn aktivulojn, kaj unu el la ĉefaj projektoj proponitaj de prezidanto Liu Dawei, vicprezidanto de la grupo kaj prezidanto de ĈEL, por la kultivado al talentuloj. La trejnado kovras multajn flankojn kiel Esperantaj historio, kulturo, instruado, ekonomio kaj komerco, kaj la trejnado de aktivuloj helpos lernantojn plibonigi la ideologian komprenon, idealan enkonceptigon kaj kulturan konon de Esperanto, kaj plibonigi la kapablon de ili organizi aktivadojn. Por ke la lernantoj efike partopreni en praktikado, li proponis plenumotajn 5 aferojn: skribi sian sperton; organizi Esperanto-aktivadon por diskonigi; partopreni en Esperanto-aktivado; legi Esperanto-libron aŭ fari konversacion kun fremdlanda esperantisto; multigi membron por sia loka asocio.









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio