Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novjara parolado de ĉina prezidanto
2024-01-02


La 31an de decembro, antaŭ alveno de la nova jaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon por 2024. Li diris: "En la jaro 2023, ni daŭre diligente laboris kaj pene antaŭeniris, eltenante severan provon de ventoj kaj pluvoj, vidante pitoreskajn pejzaĝojn kaj akirinte abundajn rikoltojn. Homoj memoris malfacilojn dum la jaro kaj estas plenaj de konfido al la estonteco.


Estis pli firmaj niaj paŝoj dum la jaro. Dum la stabila transiro de traktado de la pandemio, nia ekonomio kontinue revigliĝis kaj disvolviĝis al bona tendenco, altkvalita disvolvo estis efektive antaŭenigita. La moderniga industria sistemo estis pli bonigita, aro da altnivelaj, inteligentecaj kaj verdaj novaj industrioj rapide leviĝis. Ĉinio gajnis riĉan grenan rikolton en sinsekvaj 20 jaroj, la kvalito de verdaj akvo kaj montoj estis pli alta, revigligo de la kamparo montris novan aspekton."


Li diris ankaŭ: "Ĉinio ne nur disvolvas sin mem, sed ankaŭ aktive brakumas la mondon, portante sian respondecon kiel granda lando. La mondo ŝanĝiĝis, paco kaj disvolviĝo ĉiam estas la ĉefa melodio, kaj kunlaboro kaj kungajno ĉiam estas la ĝenerala principo. Nun iuj lokoj en la mondo ankoraŭ dronas en milito kaj konflikto. La ĉina popolo profunde konas valoron de paco kaj ni deziras, kune kun la internacia komunumo, celite al komuna bonfarto de la homaro, antaŭenigi konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco kaj konstrui pli belan mondon."


(el ĈRI)  

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio