Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis kunveno memore al 60-jara jubileo de 1-a Tutlanda Esperanta Laborkunsido
2023-12-28


La 22-an de decembro okazis en Pekino kunveno memore al la 60-jara jubileo de la 1-a Tutlanda Esperanta Laborkunsido. Ĉeestis kaj parolis Liu Dawei, vicprezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Chen Haosu, eksprezidanto kaj honora prezidanto de ĈEL, kaj Tan Xiuzhu, eksprezidantino de ĈEL. En julio de 1963 okazis en Pekino la 1-a Tutlanda Esperanta Laborkunsido, ĉeestis kaj faris parolon Chen Yi, tiama membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de Ŝtata Konsilantaro kaj ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio.


Liu Dawei faras parolon


Liu Dawei diris, ke en la kunsido oni plene asertis la rolon de Esperanto, sisteme studis la metodojn kaj strategiojn de Esperantaj laboroj, faris postulojn por la disvastigo kaj teamkonstruado de Esperanto tra la lando kaj montris la direkton de la disvolviĝo de ĉina Esperanta afero. Dum la pasintaj 60 jaroj la Esperantaj laboroj de Ĉinio havis rimarkindajn atingojn, precipe plifortiĝis la konstruado de Esperanto-organizoj, formiĝis bona etoso por la diskonigo de Esperanto en la tuta socio, aperis grandnombro da Esperanto-fakuloj kiuj ludis gravan rolon en diskonigo kaj interŝanĝo inter nia lando kaj fremdlandaoj per Esperanto. Li diris, ke estontece, Esperanto-laboro en la nova epoko devas ĉiamteni la ĝustan vojon kaj mision pri la ŝtato, neniam forgesi la idealon kaj diligente labori, kaj konscie surŝultrigi la novan kulturan taskon de nia lingvo.


Chen Haosu faras parolon


Chen Haosu multjare servis kiel prezidanto de ĈEL, en la memora kunveno li tre ĝojis renkontiĝi kun la tri veteranoj, kiuj partoprenis en la laborkunsido en 1963. Li diris, ke kiam Chen Yi faris parolon por subteni Esperanto-laboron, liaj multaj ideoj poste realiĝis. Nun li esprimas gratulon al amikoj de la esperantistaro. Li ankaŭ verkis poemon, esperante, ke Esperanto-laboro en la nova epoko havos pli riĉajn rikoltojn.


Tan Xiuzhu faras parolon


Tan Xiuzhu estas unu el la unuaj studentoj, varbitaj por lerni Esperanton post la laborkunsido, ŝi poste rolis kiel vicĉefredaktoro de la revuo El Popola Ĉinio. Ŝi rememoris sian sperton dum ekstera komunikado per Esperanto sub la influo de la spirito de la laborkunsido. Ŝi diris, ke la idealo kaj celo de Esperanto igas ĝin reprezentanto de avantaĝa kulturo, estas honoro okupiĝi pri Esperanto. Ŝi esperas, ke Esperanto kaj esperantistoj daŭre konstruos la homaran komunumon de komuna estonteco por la tuta homaro en la nova epoko.


ĈEL donas pokalojn pri "60-jaroj de Esperanta Laboro" al tri veteranoj Li Yuping (dekstre), Liu Junfang (meze) kaj Nan Youli (maldekstre).


En la kunveno ĈEL donis pokalojn pri "60-jaroj de Esperanta Laboro" al tri veteranoj Li Yuping, Liu Junfang kaj Nan Youli. Li Yuping, kiel reprezentanto de la veteranoj, diris, ke kiel partoprenanto en la unua laborkunsido, ŝi multe profitis en la pasintaj 60 jaroj kaj esperas progresi kune kun junaj esperantistoj. ĈEL ankaŭ donis pokalon de "Speciala Kontribuanto por Esperanto-edukado" al Li Weilun, emerita vicprofesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Li Weilun diris, ke li neniam retiriĝos el Esperanto kaj pretas sindediĉi al Esperanta afero ĝis la lasta momento.


Li Weilun faras parolon


Li Yuping faras parolon


Wang Hanping, vicprezidanto de ĈEL, prezidas la kunvenon


La kunveno estis prezidita de Wang Hanping, vicprezidanto de ĈEL. La partoprenantoj spektis filmeton memore al la 1-a Tutlanda Esperanta Laborkunsido. Ankaŭ parolis Xiao Huoli, Yuan Ailin, Zhu Xueli kaj aliaj reprezentantoj de lokaj Esperanto-organizoj.










Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio