Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Printempa Festo estis enlistigita kiel flosanta ferio de UN
2023-12-26


La 22-an de decembro la 78a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) adoptis rezolucion por difini la Printempan Feston kiel flosantan ferion de la Unuiĝintaj Nacioj.


Dai Bing, diplomatia komisiito de konstanta misio de Ĉinio al UN, diris post la adopto de la rezolucio, ke la Printempa Festo, kiel tradicia ĉina festo kun familia rekuniĝo kaj bondeziroj por la venonta jaro, ne nur portas la ideojn de la ĉina civilizacio de paco kaj harmonio, sed ankaŭ portas la komunajn valorojn de la homaro, kiel harmonian familion, socian inkluzivecon kaj solidajn rilatojn inter homo kaj naturo.


Dai diris, ke la klopodoj de Ĉinio por antaŭenigi la Printempan Feston kiel ferion de UN estas pragmata paŝo al la realigo de la Tutmonda Civilizacia Iniciato de Ĉinio kaj pledado por diverseco en civilizacioj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio