Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malnova kanto de La Mondanoj gajnis novan tekston
2023-12-21

La 15-an de decembro, kiam Esperantujo festis la naskiĝtagon de nia majstro Zamenhof, oficiale aperis la nova unuopaĵo de La Mondanoj "La Junularo de Hodiaŭ".



La Mondanoj estis fondita en 1983 de la germanaj esperantistoj Aaron Koenig kaj Carsten Kindermann. En 1984, Tom Wunderlich aliĝis al la grupo kiel ĉefgitaristo. La Mondanoj ankaŭ havis tamburiston nomitan Marcus ĝis la fino de 1985, kiam ili faris plurajn koncertojn en Esperantujo. Fine de tiu jaro la grupo ĉesis, ĉar ili estis studentoj fokusiĝantaj pri siaj karieroj kaj ne havis tempon por sin dediĉi al muziko.


La Mondanoj ankoraŭ sinprezentis unufoje duope aŭ unufoje triope en la 1980-aj jaroj, kaj la tri muzikistoj fariĝis bonaj amikoj. Inter la pluraj kantoj komponitaj de La Mondanoj tiutempe, "Muskola Belulino", ankoraŭ konata de esperantistoj tra la mondo, estas la nura profesie registrita.


Post 36-jara paŭzo, la triopo decidis reunuigi la bandon, sed la kantofolioj perdiĝis laŭ tempopaso kaj pro tio ili devis memore rekonstrui la kantojn kaj foje verki novajn. "La Junularo de Hodiaŭ" gajnis novan tekston, kiu miksas la pasinton kun la nuno.


En la nova teksto, la rememoroj de la aŭtoroj pri ilia junularo, kun verboj en pasinta tempo, miksiĝas kun deklaroj en nuna verba tempo pri la nuntempa junularo, laŭ la perspektivo de maljunaj hipioj kiuj ilin mokas. Tamen necesas substreki, ke tiu moko estas nur ironia.


La komparo inter la nuna kaj la pasinta junularoj en la teksto de tiu ĉi kanto estigas apartajn interesajn konsiderojn pri la malsamaj realoj trovitaj de malsamaj generacioj: la nunaj gejunuloj, kun siaj poŝtelefonoj, videoludoj kaj tipaj hobioj de tiuj kreskintaj en interkonektita mondo, ne plu havas la idealisman spiriton kiu markas la generacion de la muzikistoj, nek ĝuas sian junecon sam-maniere.


Unuavide tiuj du generacioj estas tre malsamaj, ĉu ne? Sed la vero estas, ke la muziko de La Mondanoj same plaĉas al la junularo de hodiaŭ kiel ĝi plaĉis al tiu de la 1980-aj jaroj. Malgraŭ tiom malsamaj realoj, tiuj du junularoj kundividas la idealojn de nia movado kaj ĝuas ĝian amikecan kaj kulturriĉan etoson. Plie, La Mondanoj mem konstatis, ke almenaŭ unu tradicion la nuna esperantista junularo heredis: la "La Bambo-rito" tipa de IJK.


La melodio de "La Junularo de Hodiaŭ" estas danciga kaj plaĉa al orelo, kio igas ĝin tre taŭga por koncertoj dum Esperantaj aranĝoj. La unuopaĵo eldonita de Vinilkosmo prezentas ne nur la kanton, sed ankaŭ ĝian instrumentan version por ke vi kaj viaj amikoj kantu kune dum Esperantaj renkontiĝoj!


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitan unuopaĵon: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-mondanoj/1-la-junularo-de-hodia%C5%AD.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto









Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio