Okazis forta tertremo en Gansu, Ĉinio |
2023-12-19 |
Je la 23-a horo kaj 59 minutoj de la 18-a de decembro okazis 6.2-magnituda tertremo kun la hipocentra profundeco de 10 kilometroj en la gubernio Jishishan de la provinco Gansu de Ĉinio. La tertremo kaŭzis la morton de 100 homoj en la provinco Gansu kaj 11 homoj en la provinco Qinghai. Infrastrukturoj pri servoj kiel akvo, elektro, trafiko kaj komunikado estis damaĝitaj. Savado estas farata enorde kaj rapide. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |